boksi

[ SPORTO] Batali per pugnoj nudaj aŭ gantitaj: sufiĉe da kuraĝo, por boksi kun la diablo mem (Z).
  • bokso
    Ago de boksanto.
  • boksisto
    Sportisto pri bokso.
  • boksado , boksarto
    sporto, en kiu batalas du boksistoj: angla, franca boksado.
  • boksopilko
    Pilkego tenata per elastaj ŝnuroj k servanta por ekzerciĝo de boksistoj.
    boksi

    boksi

    Bildvortaro


    117-20 -50 : boksado; boksomaĉo; boksomatĉo; pugnolukto
    117-20 -24 : trejniloj
    117-20 : dufiksa bokspilko
    117-21 : boksosako; sablosako
    117-22 : bokspilko
    117-23 : bokspiro
    117-24 : platformpilko
    117-25 : boksisto (ĉi tie: profesia boksisto: luktas senĵerze; simile: amatora boksisto: ludas kun ĵerzo)
    117-26 : boksista ganto
    117-27 : trejnkontraŭulo; trejnpartnero
    117-28 : rekta (boks)bato
    117-29 : subklino kaj flankeniĝo
    117-30 : kapŝirmilo; boksokasko
    117-31 : korpa batalo; proksimbatalo
    117-32 : hoko supren; subhoko
    117-33 : flanka hoko
    117-34 : profundbato; subzona bato (malpermesita)
    117-35 -50 : boksmaĉo; boksmatĉo
    117-35 : ringo; boksareno
    117-36 : ringoŝnuro
    117-37 : ringofosto
    117-38 : neŭtrala angulo; eksterluktejo
    117-39 : venkinto
    117-40 : venkito per knokaŭto; knokaŭtito
    117-41 : gvida juĝisto
    117-42 : ĝiskalkulado
    117-43 : poentjuĝisto
    117-44 : trejnisto
    117-45 : boksmanaĝero
    117-46 : gongo
    117-47 : tempomezuristo; kronometristo
    117-48 : protokolisto; protokolanto
    117-49 : fotografisto
    117-50 : sportĵurnalisto; raportisto

    Iel rilatitaj:

    SPORTO artx batalx cestx gantx pilkx plumx pugnx sakx sportx