larmo

*larm/o

  1. Guto de saleca likvo, kiu elfluas el la okuloj pro fizikaj aŭ sentaj kaŭzoj: larmoj de mortpelata cervo; larmoj staris en liaj okuloj (Z); verŝi (Z), elverŝi (Z) larmojn varmegajn (Z), grandajn (Z), pezajn (Z), maldolĉajn (Z); priverŝi ies piedojn per larmoj (Z); plori per sangaj larmoj (Z); viŝi al si larmojn el la okuloj (Z); tio venigas al mi larmojn en la okulojn; kiuj semas kun larmoj, tiuj rikoltos kun kanto (X); larmoj de ĝojo; ridegi ĝis larmoj; larmodukto. [VIDU] krokodilo.
  1. Tre malgranda kvanto da likvo: nur unu larmon da brando!; larmoj de roso.
  1. Io kun formo de falanta larmo: larmo el vitro, el rezino; funebra nigra drapo kun arĝentaj larmoj.
  • larma
    Rilata al larmoj: larma glando; vi manĝigis al ili panon larman (X).
  • larmi (ntr)
    1. Aperigi larmojn: larmi, senŝeligante cepojn; larmi pro fumo.
    1. Verŝi larmojn: mia okulo larmas al Dio (X); ŝi rigardis lin per okuloj, kiuj ŝajnis larmantaj (Z).
  • larmiga
    Estiganta larmojn: larmiga gaso, obuso.
  • larmoglando
    Para glando, lokiĝinta en la supra orbito kaj en la supra palpebro, kaj sekrecianta la larmolikvon.
  • larmosto
    Lakrimalo.
  • larmosako
    Cilindra sako, lokiĝanta en la baza kaj interna parto de la orbito, kaj kiu kolektas la larmolikvon.

    larmo

    Ĉiuj spektantoj estis larme tuŝitaj. El ŝiaj okuloj perlas malrapide larmoj. Forviŝi larmojn. guto. larmo : guto de akvo, kiu fluas el la okuloj, kiam iu ploras. larmoj de krokodilo. Nur unu larmon da brando. Okuloj vualataj de larma nebulo, vangoj banataj de larmoj. plori : malĝoji (aŭ ĝoji) tiel, ke larmoj (akvo) fluas el la okuloj Plori nevidate per sangaj, pezaj larmoj. Ridi kiel kreteno, el la tuta gorĝo, el la tuta koro, plengorĝe, ĝis larmoj, sub mantelo (= subridi). Torento da larmoj. Transiri de rido al larmoj. Verŝi, elverŝi larmegojn ; (larmoj de krokodilo) kvazaŭ per riveroj, pro la morto de infano. Virina larmo estas ruza armo. Viŝi al si larmojn el okuloj.
    flui. guto. okulo. plori. ridi. spektaklo. suferi. viŝi. vizaĝo.



    Iel rilatitaj:

    adiaŭ dakrioadenitx dakriocistx flux gutx okulx plorx ridx sakx spektaklx suferx vizaghx vizaĝx viŝx