trako

trak/o¹

  1. [AVIADO] Projekcio de la vojo de la gravita centro sur la teran surfacon.
  1. [FERVOJO] Konstrukciaĵo, konsistanta el reloj, ŝpaloj kaj akcesoraĵoj, servanta kiel vojo kaj gvidilo por veturiloj: trako estas ĝenerale durela, pli malofte tri- aŭ kvarrela; trakforko; trakokrucaĵo.
    ŝpuro.
  1. . [ELEKTRO] Vojo sur magneta bendo aŭ datendisko, laŭ kiu signalo estas registrata: dutraka, kvartraka registro; 80-traka disketo; [FOTOGRAFIO] sontrako de filmo.
  • traka
    Rilata al la trako: traka disniveligo ĉe vojflekso.
  • eltrakiĝi
    [ARMEOJ] Elsalti el la trako: la lokomotivo eltrakiĝis pro sabotaĵo. SIN. elreliĝi.
  • parkotrako
    [FERVOJO] Stacia trako, sur kiu uni provizore restigas vagonojn aŭ trakciilojn.
  • saktrako
    [FERVOJO] Trako, ligita nur unuflanke kun alia trako.
  • trak/o²
    [HISTORIO] Ano de gento, kiu en antikveco loĝis en Trakio.
  • Trakio
    E-Eŭropa regiono, nun dividita inter Bulgario, Grekio kaj Turkio (26°E, 41°30'N).

    trako


    Iel rilatitaj:

    Dakx balastx dakx finx sakx vagonx