reto¹

*ret/o¹

  1. Teksaĵo el ŝnuroj, fadenoj ks, interplektitaj kun grandaj interspacoj: la pilko trafis en la reton (ĉe teniso); pluvombreloj kaj ĉapeloj balanciĝadis en la reto supre ĉe la plafono de la kaleŝo (Z); sako el reto.
    maŝaro.
  1. Tia teksaĵo de diversaj formoj kaj de pli-malpli grandaj dimensioj, uzata por kapti bestojn: reto por papilioj; mi ĵetos sur ilin mian reton, kiel birdojn de la ĉielo mi tiros ilin malsupren (X); mi sternos mian reton kontraŭ li (X); (f) la ludo de l' aktoroj estu reto, por kapti konsciencon de la reĝo! (Z); la trompistoj elteksis reton ĉirkaŭ via kapo (Z); tiuj kelkaj scienculoj, kiuj lasis sin entiri en reton (Z); virina rideto pli kaptas ol reto (Z); kontraŭ iliaj ruzaj retoj ni avertas (Z).
  1. Tia teksaĵo de grandaj dimensioj, uzata por kapti fiŝojn: la reto estis apenaŭ ĵetita en la akvon, oni jam tiradis plenajn ĉarojn da haringoj! (Z); li vidis du fratojn en la ŝipeto, riparantajn siajn retojn (N); la tinusoj rompis la retojn.
  1. Aranĝo de interkruciĝantaj linioj kun interspacoj, iel simila al tia teksaĵo: reto de vejnoj; reto de atomoj en kristalo; streĉi super la unuaj tranĉeoj ŝtalan reton da pafaĵoj; (f) reto da intrigoj (B); la reto de la interimplikitaj interesoj. [VIDU] retostomako.
  1. Sistemo de konektoj aŭ komunikiloj: fervoja, ŝosea, kanala, telefona, komputila reto; reto de akvoduktoj.
  1. Aro da personoj, kiuj interligiĝas por komuna agado: la societoj esperantistaj formas unu vastan reton, kiu etendiĝas super ĉiuj landoj (Z); tiu aŭtomobila firmo disponas reton da agentoj en la tuta lando; reto da spionoj, da rezistantoj.
  1. [MATEMATIKO] ĝeneraligita vico, kiu servas kiel vico en nemetrikaj topologiaj spacoj.
    filtrilo 4.
  • enĉela reto, endoplasma reto
    [BIOLOGIO] (pp eŭkariotaj ĉeloj) Sistemo de membranoj, formanta saketojn kaj tubetojn, kiu rolas en la produktado de novaj membranoj (i.a. por fari vakuolojn) kaj sintezo de makromolekuloj: enĉela reto glata (sen ribosomoj), malglata (kun surmembranaj ribosomoj).
  • retaĵo
    1. Laboraĵo el reto: seĝo kun kana, pajla retaĵo.
    1. Filigrano.
  • enretiĝi
    Kaptiĝi en reto: (f) vi enretiĝis per la vortoj de via buŝo (X).
  • Interreto
    [KOMPUTIKO] Tutmonda komputila reto: nova apliko de Interreto.
  • bazarreto
    Sako el reto, por porti paketojn.
  • dratreto
    Reto el dratoj: dratreta ŝirmilo antaŭ fajrujo.
  • flamreto
    Aĵo por bone teni tro malgrandan kaserolon super la flamo de gasforno.
  • ĵetreto
    Fiŝkapta reto konusforma, kun plumbaĵoj, kiun oni mane ĵetas.
  • harreto
    Fajna reto, uzata precipe de virinoj por kunteni la harojn.
  • nutroreto
    [EKOLOGIO] Nutroĉeno.
  • skrapreto
    Trolo.
  • telefonreto
    Tuto de la telefonaj lineoj en unu urbo, regiono, aŭ apartenantaj al unu societo.
  • tinusreto
    Speciala reto, por la kaptado de tinusoj.
  • trenreto
    Sejno.
  • ret/o²
    [HISTORIO] Ano de gento, kiu loĝis en Retio.
  • Retio
    Romia provinco, responda al Friulo, E Svislando kaj Tirolo.
  • reti-romanĉa
    [LINGVOSCIENCO] Koncernanta la U kaj C parton de la retia dialektaro.

    reto


    inter'reto.komputila reto.Lasi sin entiri en reton.loka reto.malloka reto.Teksi, streĉi reton kontraŭ iu.transita reto.vojreto.
    informi. kapti. trafiko.

    Iel rilatitaj:

    aranex fiŝx informx kaptx sakx tegenarix trafikx vagonx ĝardenx ŝtrumpx