kesto

*kest/o

Ujo, ordinare ligna, en formo de orta paralelepipedo: ligna kesto kun fera garnaĵo (Z); helpu al la sinjoro porti lian keston kun farboj (Z); municia kesto; kesto por karbo (B); kesto de almozulo; [BIBLIO] Kesto de atesto (kie estis gardataj la Tabeloj de Interligo).
kasono, kofro, skatolo.
  • kesteto
    Malgranda kesto, skatolo: muzika kesteto (Z); en sia tualeta kesteto ŝi havis [...] (Z); la orajn objektojn metu en kesteton (X).
  • elkestigi
    Elpreni el la entenanta kesto.
  • enkestigisto
    Tiu, kies metio estas enpaki objektojn en keston, por ke ili ne difektiĝu de la transportado.
  • abelkesto
    Vd abelo.
  • almozkesto
    Kesto en preĝejo kaj samspecaj lokoj, destinita ricevadi almozojn.
  • cigarkesto
    Kesto, en kiu oni konservas cigarojn.
  • fiŝkesto
    Truhava kesto, por teni la fiŝojn vivantaj en akvo.
  • florkesto (Z)
    Ligna kesto, en kiu oni kreskigas florojn.
  • fojnokesto
    Kesto, remburita per fojno (iufoje per papero), en kiun oni metas kuirpoton, ke la varmo ne perdiĝu kaj la kuirado daŭru sen fajro.
  • fornokesto
    Bakujo.
  • horloĝokesto
    Granda ligna kesto, kiu entenas la mekanismon de horloĝo.
  • ilkesto
    Kesto por konservi ilojn.
    ilujo.
  • kiraskesto
    Fortika, kirasita kesto, por enteni valoraĵojn.
  • latkesto
    Aĵura kesto el latoj, por transporti legomojn k.a.
  • leterkesto
    Kesto ĉe la pordo aŭ enirejo de domo, kien la poŝtisto demetas la leterojn paketojn ks. SIN. leterskatolo.
  • monkesto
    Kaso.
  • montrokesto
    Per vitro provizita kesto, por elmontri objektojn, ekz. en muzeo.
  • poŝtkesto
    Granda kesto, en kiun la publiko enmetas la ekspedotajn leterojn ks.
  • relikvokesto
    Vd relikvo.
  • sablokesto
    Sablujo 3.
  • sidkesto
    Kesto troviĝanta sub la seĝo de veturilo: sidkestoj de kaleŝo (Z). [VIDU] boko.
  • skeletkesto
    Kesto el lignaj latoj, kunnajlitaj kun regulaj interspacoj.
  • sonkesto
    Tiu kava parto de la korpo de akustika instrumento, kiu per resonanco plilaŭtigas la sonon. SIN. resonanca skatolo.
  • ŝranko-kesto
    Malnova meblo, speco de longa, malalta kesto, kiun oni uzis kiel ŝrankon.
  • tipkesto
    Kesto, en kiun la kompostistoj ordigas la tipojn.
  • *tirkesto
    Kesteto, ingigita en ŝranko, tablo, komodo kc, kaj laŭvole eltirebla: elŝovi tirkeston (Z).


    abelkesto. bankkesto. desegnoteko. enfermi. enŝlosi. kalabaso. kaseto : kesteto aŭ ŝranketo precize adaptita al objekto(j) entenota(j) (instrumento, juveloj, manĝiloj, filmbendo, sonbendo.). kasono. kiraskesto. knedujo. kofro. komodo. leterkesto. monreservo. monŝranko. pakaĵo. pankesto. poŝtkesto. skatolo. sonkesto. ŝranko. tirkesto. trezoro. ujo. valizo.
    banko. brusto. fako. poŝo. sako.

    Iel rilatitaj:

    bankx brustx cedrelx fakx fiŝx montrx poŝx sakx skatolx ŝrankx