balono

  1. Aerostato: libera, direktebla balono; (f) nian broŝuron ni sendis nur kiel provan balonon (Z).
  1. [kemio] ĉiaspeca ronda ujo, precipe el vitro, uzata en laboratorioj: balono da oksigeno; frakciiga, distila balono.
    ampolo, bokalo, flakono, retorto.
  • baloneto
    1. ĉiu el la aerfakoj interne de aerŝipo.
    1. Malpeza ludilo el kaŭĉuko, kiun oni plenigas per aero aŭ malpeza gaso k tenas per maldika snureto. [VIDU] pilko.
  • balonbarilo
    Vd bari.
  • distilbalono
    [kemio] Vitra, laboratoria distilujo.
  • katenbalono
    Balono, alligita al la tero per kablo.
  • provbalono
    (f) Eksperimento, farita por sondi la opinion de la publiko pri nova afero.
  • sondobalono
    Balono, provizita per registraparatoj, kiun oni sendas en la altan atmosferon.
    balono

    balono

    REVO: [balono]

    aviadilo avio gaso ĥemio kemio meteorologio pilko

    Iel rilatitaj:

    aerostatx ampolx atmosferx aviadilx avix balastx bokalx botelx flakonx gasx kaŭĉukx kemix meteorologix pilkx provx retortx sakx sondx vitrx ĥemix