faruno

*farun/o

  1. Pulvorigitaĵo el la manĝebla parto de semoj de greno aŭ legomo: faruno de tritiko, hordeo, de faboj, pizoj; faruno de terpomo; preĝon faru, sed farunon preparu (Z); muso satiĝis, faruno malboniĝis (Z); subtila faruno.
  1. Pulvorigitaj semoj por alia uzado ol nutrado: faruno de linsemo, de sinapo; liberalulo, semo de la diablo! mi frotus vin ĉiujn al faruno! (Z).
  • faruna
    Rilata al, konsistanta el faruno: faruna manĝaĵo; faruna aspekto.
  • faruni (tr)
    [KUIRARTO] Kovri rostotaĵon per faruno.
  • farunaĵo
    [KUIRARTO] Manĝaĵo konsistanta ĉefe el faruno, miksita kun akvo, lakto, sukero k.a. , kaj kulinare preparita.
    deserto, grio, semolo, pastaĵoj.
  • farunejo
    Fabriko de faruno.
  • amelfaruno
    Amelo 2.

    faruno


    Iel rilatitaj:

    amorfofalx blinx blutx branx brioĉx dabingx grenx kuirx laktx panx pastx sakx