veziko

*vezik/o

  1. [ANATOMIO] Muskolmembrana sako: urina veziko (aŭ simple: veziko; vesica urinaria), galveziko (vesica fellea); la fenestra aperturo, kiu estis tirkovrita per veziko (Z) (naĝveziko).
    cisto 1. [VIDU] koleo ¹, koluteo ¹.
  1. Aerveziketo: nigra, vezikkovrita marĉo (Z); (f) krevis la lasta veziko de lia feliĉo (Z); tiu sapa veziko, la amo (Z).
  1. (f) Desegno en formo de ferma linio, ofte vezikforma, kun unu lokindika pinta fino kaj entenanta tekston: veziko de bildstrio, de helpo de komputila programo.
  • vezika
    Rilata al veziko: vezikaj doloroj.
  • vezike
    Kiel aerveziketo: feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas (Z).
  • veziketo
    1. [ANATOMIO] Organa membrana saketo: sperma veziketo (vesicula seminalis).
    1. Samforma embria elemento: aŭda veziketo; cerbaj veziketoj.
    1. [VIDU] Blazo.
    1. [TEKNIKOJ] Ronda ŝvelaĵo, kiu misformas la surfacon de ĵus blovita vitra lameno aŭ de ĵus farbita panelo, pro enteno de aerveziketo.
    1. Veziko 3.
  • vezikiga
    [ARMEOJ] Tia, ke ĝi estigas haŭtveziketojn: vezikiga gaso.
  • vezikiĝi
    [TEKNIKOJ] Kovriĝi per veziketoj: mallerte aplikita farbo, kiu vezikiĝas.
  • aerveziketo
    Globeto, konsistanta el tre maldika likva haŭteto, kaj entenanta aeron aŭ gason. SIN. bobelo.
  • galveziko
    [ANATOMIO] Veziko, lokiĝinta sub la hepato, kolektanta la galon, sekreciatan de ĉi-lasta, kaj elsekrecianta ĝin en la duodenon dum la manĝoj. SIN. kolecisto.
  • naĝveziko
    [ZOOLOGIO] Gasveziko en la korpo de la plej multaj fiŝoj, per kiu ili direktas sin supren aŭ malsupren en la akvo.
  • sapveziko
    Bobelo, farita el sapa akvo, helpe de tubeto, tra kiu oni blovas.

    veziko


    Iel rilatitaj:

    aerx arbx blastulx blazx blenorex bobelx bulx cistocelx cistopteridx cistx citozx daŭrx gasx korpx sakx spegulx zenanx