kamforo
*kamfor/o
[KEMIO] Blanka aroma monoterpeno, C10H16O, vaporiĝema, ekstraktata el la kamforarbo, kaj uzata en medicino kaj kontraŭ tineoj. [VIDU] kamforoleo. kamfora
Enhavanta kamforon, aŭ rilata al kamforo: kamfora alkoholo. kamforarbo, kamforujo
[BOTANIKO] Arbo (kamfora cinamomo) kun ledecaj, hele verdaj, elipsaj, kamforodorantaj folioj kaj kun malgrandaj floroj en mallonga paniklo; el la ligno oni ekstraktas kamforon.
Iel rilatitaj:
Bornex
arbx
celuloidx
cinamomx
olex