reziduo

rezidu/o

  1. [GEOLOGIO] Restaĵo el petroj, pasintece elmetataj al la agado de eksteraj fenomenoj, nek transportita nek sedimentita: rezidua arkozo, rezidua argilo (el argila reziduo de dissolvitaj kalkpetroj).
  1. [KEMIO] Restaĵo.
  1. [JURO] Tio, kio restas el heredaĵo, post pagado de la ŝuldoj, impostoj kaj legacoj.
  1. [FINANCO] Tiu resto el kalkulo, kiu ne estas klarigita kaj motivigita: rezidua eraro.
  1. [MATEMATIKO] (pp holomorfa funkcio kaj punkto a) Nombro, kiu indikas, kiomoble oni devas subtrahi 1/(z - a), por ke la diferenco havu malderivaĵon en punkciita ĉirkaŭaĵo de a.

rezidux


Iel rilatitaj:

olex