rapo
*rap/o
- [BOTANIKO] [AGRIKULTURO] (kn) Okcidenta kf. de rapobrasiko (Brassica rapa gr. Rapifera), kultivata por tubera radiko, furaĝo aŭ oleoriĉaj semoj.
- [BOTANIKO] [KOMUNUZO] ĝardenrapo, pli speciale ĝia radiko.
- = [BOTANIKO] rapo-brasiko.
brasikrapo (evi) = tigobrasiko. furaĝrapo
[AGRIKULTURO] (kn) Kf. de rapo 1, dujara herbo, kies foliaro kaj tubera radiko estas uzataj kiel furaĝo. ĝardenrapo
[AGRIKULTURO] (kn) Kf. de rapo 1, unujara, kun dika radiko long-, glob- aŭ turbo-forma, havanta ŝelon diverse koloran (blankan, flavan, violete ruĝan, nigran), manĝata precipe kuirita. oleorapo
[AGRIKULTURO] (kn) Kf. de rapo 1, unu- aŭ du-jara herbo kultivata por semoj entenantaj ĉ. 40 % da oleo (rapoleo).
oleonapo.
Iel rilatitaj:
brasikx
legomx
olex