ŝlimo

*ŝlim/o

  1. Akvomoligita tero aŭ simila substanco, demetiĝinta sur la fundon de akvujoj sen forta fluo: mi malleviĝis en la ŝlimon de la marĉo (Z); mi flarsentas Nilan ŝlimon (Z); la skarabo iris malsupren en la grasan ŝlimon (Z); oni kultivas rizon en la fekunda ŝlimo de la delto.
    koto.
  1. Tia substanco, eltirita el kuracfontoj, kaj uzata por kuracaj banoj.
  • ŝlima
    Entenanta ŝlimon: la ŝlimaj bordoj de lageto; ŝlima vilaĝa vojeto.
  • ŝlimi (tr)
    Demeti ŝlimon (pp rivero ks).
  • ŝlimejo
    Loko en herbejo, vojo k.a. , kie formiĝis kavo kun ŝlimo.
  • enŝlimiĝi
    Fali, profundiĝi en ŝlimon.
  • senŝlimigi
    Forigi la ŝlimon: senŝlimigi lageton.

    ŝlimo


    Iel rilatitaj:

    afrodito agrikulturx deponx fiŝx marĉx olex riverx voĉx