lampo

*lamp/o

  1. Vazo, uzata por lumigi, kun meĉo trempiĝanta en bruligebla likvo: unu Lapino (Laponino), kiu staris apud fiŝolea lampo (Z); en la ĉambreto ankoraŭ brulis la lampo (Z); ekbruligi (Z), eklumigi lampon; donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝis (N); minista lampo; petrollampo; (f) lia stilo odoras la lampon (estas tro prilaborita).
    lampiono, lanterno, lucerno, torĉo. [VIDU] lume.
  1. Vitra ujo, entenanta lumfonton (kandelon, gasbekon, inkandeskan filamenton aŭ gason ks): murlampo, starlampo, tablolampo; leglampo.
    lumilo, ampolo, cilindro, kandelabro, lustro, reflektoro, soklo, ŝirmilo.
  1. (analoge) Ujo, entenanta alkoholon aŭ benzinon, kaj pasintece uzata por varmigi ion: alkohollampo, benzinlampo; lampo de kampadisto.
    primuso.
  • elektra lampo
    Lampo, funkcianta per elektro.
  • halogena lampo, joda lampo
    Inkandeska lampo, enhavanta iom da halogenido (ĝenerale tungstena jodido), aparte lumanta kaj daŭra.
  • inkandeska lampo
    Elektra lampo kun tungstena filamento inkandeskanta pro elektra kurento.
  • fluoreska lampo
    [ELEKTRO] Tubforma malŝarga lampo, interne kovrita de fluoreskaj mineralaj substancoj, kiuj transformas la produktitajn UV-radiojn en blankan lumon.
  • hidrarg (ovapor)a lampo
    Malŝarga lampo kun hidrarga vaporo.
  • infraruĝa lampo
    Lampo, emisianta infraruĝajn radiojn.
  • malŝarga lampo
    [ELEKTRO] Duelektroda lampo, kies lumo estas produktata per elektra malŝargo en gaso (ĝenerale nobla gaso) aŭ en vaporo de metalo (hidrargo, natrio).
  • natri (vapor)a lampo
    Malŝarga lampo kun natria vaporo.
  • ultraviola lampo
    Lampo, emisianta ultraviolajn radiojn.
  • lampeto
    Malgranda lampo.
  • lampisto
    Laboristo, kiu prizorgas la lampojn en fabriko, fervoja stacio ks.
  • arklampo
    Lampo, konsistanta el elektrodoj, inter kiuj estiĝas elektra arko.
  • blinklampeto
    Blinka lampeto en la informpanelo de aŭto, kontrolejo, observejo ks, kiu signalas okazaĵon normalan, finitan, alarman ktp.
  • dormolampo
    Lampeto, kiun oni tenas brulanta dum la nokto ĉe malsanulo ks.
  • gaslampo
    Lampo, funkcianta per gasa hidrokarbono (estinte akvogaso, nun butano): surstrata (ark.), tenduma gaslampo.
  • kontrollampo
    Lampo, ebliganta kontroli, ĉu aliaj lampoj en malproksima parto de domo, fabriko ks estas lumantaj.
  • lutlampo
    [TEKNIKOJ] Pasinteca lutbrulilo, nutrata per benzino aŭ alkoholo.
  • neonlampo
    [ELEKTRO] Malŝarga lampo, ordinare tubforma, plenigita per neono sub malalta premo kaj uzata por produkti oranĝe ruĝan lumon.
    RIM. 1 Oni ne uzu 'neonlampo' en la senco de 'fluoreska lampo'.
  • poŝlampo
    Elektra lampo kun pilo, sufiĉe malgranda, por esti portata en poŝo.
  • sekurlampo
    Lampo, kiu daŭre lumas en okazo de ĝenerala paneo, por lasi minimuman prilumadon al savelirejoj.
  • signallampo
    Elektra inkandeska lampo, kutime aranĝita en stablo, kies observado ebligas koni la naturon de la konektoj kaj diskonektoj en telekomunika cirkvito.
  • RIM. 2 Esprimoj, kiaj 'inkandeska lampo' k.a., estas elipse uzataj anst. 'lampo, ekipita per inkandeska filamento'.

    lampo


    La blanka drato de inkandeska lampo.
    ampolo : tub(et)o (el vitro aŭ alia materialo), fermita je ambaŭekstremaĵoj; vitra, fermita elektra lampo.blovi.brulstango.fumsorba.globo.Ingo de elektra lampo.lampiono.lampŝirmilo.lanterno.lucerno.lumstango.lumŝirmilo.lumturo.meĉo.meĉumi, meĉtondi.noktolumeto, noktolampeto.oleolampo.parklumo.piedo.reflektoro.regulilo.signallampo.signallumo.stratlampo.stratlanterno.Ŝalti lampon.vitro.
    bruli. elektro. lumo.

    Iel rilatitaj:

    ampolx andonx ardx balzx biciklx blinkx brilx brulx domx dormx elektrx gasx lumx olex poŝx