odori

*odor/i (tr)

  1. Eligi materiajn nevideblajn korperojn, kapablajn impresi la flarsenson: kadavre odoris la floroj (Z); odori je brasika supo, je sterko; viro odoranta brandon kiel drinkejo (B); ŝiaj haroj tiel forte odoris konvalojn (Z); la tuta atmosfero odoris pipron, safranon kaj zingibron (Z); (analoge) ĉie odoris agrabla parfumo (B); (f) kiu sin mem gloras, malbone odoras (Z).
    balzami, parfumi.
  1. Vidigi en si apartan econ, montri, aperigi, signi: li havas pian respekton por ĉio, kio nur odoras antikve; tio odoras perfidon!
  • odoro
    Tio, kio impresas la flarsenson: ĝardeno, kie oni sentis la odoron de rozoj kaj lavendo (Z); la teo havas la odoron de fiŝo (Z); la vina odoro, kiun li elspiras, atingas ĝis ni (Z); bona tagmanĝo, kies ĉarma odoro leviĝadis el la potoj (Z); la odoro de tiuj riverbordoj, sur kiuj kreskas la ĝojo (Z) (vinberoj); la odoro de rostaĵo plenigis ĉiujn ĉambrojn (Z); mono odoron ne havas (Z); la Eternulo flaris la agrablan odoron (X) (de la ofero).
  • odora
    Havanta ian odoron.
  • senodora
    Havanta nenian odoron.
  • senodorigi
    Forigi la odoron de io: senodorigi al si la akselojn.
  • agrablodora
    Havanta bonan odoron: agrablodora ofero (X).
  • bonodori (ntr)
    Eligi bonan, agrablan odoron: ho, kiel bonodoras viaj aromaĵoj! (X); haroj [...] pomaditaj, parfumitaj, bonodorantaj (Z).
  • bonodoro
    Agrabla odoro de natura origino: mirtoj kaj mentoj plenigis ĉion per sia bonodoro (Z); disvastigi bonodoron (Z); bonodoro de oranĝeriaj kreskaĵoj (Z); enspiri bonodoron (Z).
  • bonodora
    Havanta bonan odoron: la ter' elspiras freŝon bonodoran (Z); bonodora venteto (Z); la rozoj pendis freŝe kaj bonodore super la barilo (Z).
  • malbonodori
    Havi malbonan odoron: nenian guston ĝi (la supo) havas, ĝi nur malbonodoras (Z); la inspektoro [...] malbonodoras per bulbo (Z); vi malbonodoras vinon per via tuta buŝo (Z); la lando malbonodoriĝis (X).
    haladzo.
  • malbonodora
    Havanta malbonan odoron: foset' malbonodora estas fin' de ĉiuj amoj (Z).
    fetora, stinka.
  • ĉasaĵodoro
    [KUIRARTO] La odoro tipa de ĉasviando kaj ĉasaĵo.
    putri.

    odori

    agrable odori. grasodoro. La odoro de la rostaĵo tiklis ĉies nazon. mono odoron ne havas. odori je. parfumo : bon-odora substanco solvita en alkoholo aŭ oleo. puso,empiemo. Senti odoron de.
    flari. floro. fromaĝo. nazo. oleo. senso.

    Iel rilatitaj:

    ajlx aliumx ambrx anagirx angrekx artemizix asperulx balzamx brakinx bukedx burserx cibetx flarx florx fromaĝx nazx olex rozx sensx