lipido

lipid/o

[KEMIO] ĉiu el la naturaj esteroj el alkoholo kaj grasa acido, eventuale kombinitaj kun alispecaj molekuloj, kaj ĉiu el analogaj naturaj substancoj enakve ne solveblaj (grasaj acidoj, esteroj de glicerolo, sfingolipidoj, longmolekulaj alkoholoj, vaksoj, terpenoj, steroidoj, vitaminoj A, D kaj E, karotenoidoj ks): lipidoj estas unuj el la ĉefaj konsistaĵoj de la ĉeloj de la vivuloj; butero, animalaj kaj vegetaĵaj grasoj kaj oleo konsistas el lipidoj.
lipo ², glucidoj, proteinoj.
  • lipidazo
    Lipazo.
  • fosfolipido
    Malsimpla lipido el glicerolo, du grasaj acidoj kaj fosfatida acido, grava konsistaĵo de la ĉelaj membranoj. SIN. glicerofosfolipido.
    fosfatido, lecitino.
  • glicerolipido
    Lipido, kies alkoholo estas glicerolo.
  • glicerofosfolipido
    Fosfolipido.
  • sfingolipido
    Vd sfingo.

    lipidx


    Iel rilatitaj:

    acidx albumenx olex ovx