rezino

*rezin/o

  1. [BOTANIKO] Solida aŭ duonlikva, amorfa organika substanco, solvebla en etero aŭ alkoholo, sed ne en akvo, sekreciata de iuj plantoj: rezino de koniferoj; fosilia rezino.
    kopalo, sukceno. [VIDU] keno.
  1. [KEMIO] Makromolekula substanco aŭ miksaĵo, natura aŭ arta, uzata en la fabrikado de plastoj, farboj ktp.
  • rezinaĵo
    [KEMIO] [TEKNIKOJ] Kolofono.
  • epoksirezino
    [BOTANIKO] (kn) Rezino, konsistanta el homo- aŭ hetero-polimero de epoksihava(j) molekulo(j), industrie uzata por gluoj, en elektroniko kaj en elektrotekniko.
  • esencrezino
    [BOTANIKO] [KEMIO] Natura aŭ artefarita miksaĵo de esenco kaj rezino, ekz. terebintino.
  • gumrezino
    Rezino, enhavanta gumon.
  • oleorezino (evi) = esencrezino.

    rezino


    Iel rilatitaj:

    agatidx akvatintx alox arbx asafetidx balzamx bedelix benzox bosvelix burserx olex