etero

*eter/o

  1. [KOMUNUZO] Klara ĉielo, libera spaco super la nuboj.
  1. [FIZIKO] [TELEKOMUNIKOJ] Senpeza elasta substanco, kiun oni, laŭ la arkaika hipotezo pri ondopropago, supozis penetranta la universon k funkcianta kiel substrato por elektromagnetaj ondoj, lumo ktp.
  1. [KEMIO] (kn) Kombinaĵo, en kiu oksigenatomo estas ligita kun du karbonatomoj, R-O-R (ekz. metiletiletero, CH3-O-C2H5); se ne estas speciala indiko, etero signifas la precipan reprezentanton de ĉi tiu klaso de substancoj, nome la dietileteron, konata anestezaĵo, C2H5-O-C2H5.
  1. Petrola etero: Vd petrolo.
  • etera
    1. Malpeza, delikata, iel supertera, kiel la plej alta ĉielo: etera poezio, mieno; eteraj amoj.
    1. Rilata al etero 3.
  • eterismo
    1. Nenormala stato, estigita de la uzado de etero 3.
    1. [MEDICINO] Toksiĝo per etero, enspirita aŭ trinkita.
  • tioetero
    [KEMIO] Organika sulfido.
  • traetera (Z)
    Troviĝanta en la etero 1.

    eterx


    Iel rilatitaj:

    delikatx olex