onagro
onagr/o
- [ZOOLOGIO] Sp. de ekvo (Equus onager, SIN. E. kulan) parenca al hemiono, Azia sovaĝa azeno, vivanta en Irano, Afganio, Mongolio kaj U Hindio.
kiango.
- [BOTANIKO] Alia nomo (G. Onagra, nomenklature ne legitima) de enotero.
onagracoj
[BOTANIKO] Fam. (Onagraceae, SIN. Oenotheraceae) de dukotiledonaj plantoj; ĉ. 650 sp-oj el 18 g-oj, i.a. enotero, epilobio kaj fuksio. onagra oleo, onagroleo
[FARMACIO] Medicina oleo ekstraktata el la semoj de la dujara enotero kaj parencaj sp-oj.
Iel rilatitaj:
florx
olex