butero

[ KUIRARTO] grasa substanco, eltirita el lakta kremo per batado:butero de bovino, de kamelino; salita butero; artefarita butero (margarino); vegetaĵa butero (graso de kokoso ks); (f) ĉio iris kiel sur butero (glate); vivi kiel kuko en butero (z) (ŝate k glate).
brunaĵo, margarino.
  • butera
    1. Rilata al butero: [KEMIO] butera acido (buterata acido).
    1. Entenanta buteron: butera saŭco.
  • buteri (tr)
    Kovri per butertavoleto: buteri toaston.
  • buterata acido
    [KEMIO] Butanata acido.
  • buterata
    Butera 1.
  • buterigi
    Transformi en buteron.
  • buterigilo
    Maŝino por buterigi.
  • buterilo
    [KEMIO] Radiko de buterata acido: C3H7-CO-.
  • buteristo
    Vendisto de lakto, kremo, butero, fromaĝo ks.
  • buterujo
    Skatoleto, en kiu oni surtabligas la buteron.
  • butermetro
    Aparato, por difini la entenon de butero je graso.
  • kakaobutero
    Graso, ekstraktata el kakao, uzata por kosmetikaĵoj, sukeraĵoj k farmaciaĵoj.
  • kokosbutero
    Butero, ricevita el la rafinita oleo de kokosnukso.
  • muskatbutero
    Graso, ekstraktata el muskato.
  • sukerbuteraĵo
    Peceta surmetaĵo por bakaĵoj, el faruno, sukero k butero: sukerbuteraĵa kuko (plata bakaĵo el gistopasto kun sukerbuteraĵotavolo sur ĝi).
  • ternuksbutero
    Grasaĵo, fabrikita el semoj de ternukso.
    butero

    butero


    Esprimoj

    Brunigi cepojn en butero.
    Pli bone pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.
    Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
    Vivi kiel kuko en butero.
    Ĉio iris kiel sur butero.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    butera,butera maduko,buterarbo,buterata,buterata acido,buterbiskvito,buterbulo,buterfloro,buterfloro de la diablo,buterfungo,buteri,buterigi,buterigilo,buterilo,buteristo,buterkremo,buterlakto,butero,buterometro,buterpano,butersemajno,buterteo,buterujo,kakaobutero,kokosbutero,kokosbutero,muskatbutero,sukerbuteraĵo,ternuksbutero

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    batado
    bovino
    : graso prenita el (bovina) lakto per kirlado de la kremo
    fandita
    grasa: kun multe da graso; (pri literoj: dike presitaj)
    graso : facile ŝmirebla kaj fandebla substanco [butero, oleo.]
    kremo
    lakto
    margarino
    ranca
    salita
    ŝmiri

    Ankaŭ vidu:

    kuiri. lakto. manĝi. pano.

    Iel rilatitaj:

    KUIRARTO arbx batx bearnezx bovx fandx grasx kremx kuirx kukx laktx manĝx margarinx olex panx rancx salx semajnx sukerx tex ŝmirx