Kristo

*Krist/o

  1. [BIBLIO] Helendevena formo de la hebrea titolo 'mesio', t.e. 'sanktoleito', donita al pluraj reĝoj, eĉ paganaj.
  1. [KRISTANISMO] Nomo, donata de liaj adorantoj al Jesuo, por signifi lian dian originon: vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio (N); vi ĉiuj estas filoj de Dio en Kristo Jesuo (N). [VIDU] Kristarbo, Kristnasko.
  • *kristano
    Ano de religio, bazita sur la Evangelioj: kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj (Z).
  • kristanaro
    La tuto de la kristanoj.
  • kristanigi
    Fari, ke iu iĝu kristano.
  • kristanismo
    Religio de la kristanoj.
    katolikismo, ortodoksismo, protestantismo.
  • kontraŭkristana
    Kontraŭa al la kristana dogmo aŭ mondkoncepto.
  • prakristanismo
    Komenca kristanismo, precipe la unua kristana komunumo en Jerusalemo.
  • senkristanigi
    Fari, ke la kristanismo malaperu el iu lando, klaso ks.

    Kristx


    Eble rilatitaj:

    abix, Adventx, agapx, a.K., akolitx, aktex, amiktx, anabaptistx, anatemx, anĝelusx, -an, Antioĥix, apokrifx, apostolx, -ar, Arix, Biblix, Cirilx, olex,