obstina

*obstin/a

Firme restanta ĉe sia propra opinio aŭ volo, malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj: obstina kiel kapro (Z), mulo, azeno; se homo puninda restos obstina, li pereos (X); ŝia menso fariĝis pli kaj pli obstina (Z); (f) obstina opozicio (Z), malamo; obstina Joĉjo (staremulo); dissaltos la obstinaj baroj inter la popoloj dividitaj (Z); obstine kaj sen ia fino plendi tute ne konvenas al la viro (Z).
necedema, nekonvinkebla. [VIDU] fera, granita, surda, nuko.
  • obstini (ntr)
    Ekskluzive sekvi iun opinion aŭ decidon, ne lasante sin konvinki de aliaj: obstini en sia eraro; li obstinas en la silento.
    insisti, persisti, rigidiĝi.
  • obstino
    Manifestiĝo de obstina karaktero: l' espero, l' obstino kaj la pacienco, jen estas la signoj, per kies potenco ni [...] atingos la celon (Z).
  • obstineco
    Eco de iu, io obstina: diru, kion vi volas, obstineco estas granda afero (Z); ne volante, ke oni vidu en mia maniero de laborado aŭtoran obstinecon (Z); la obstineco de lia rifuzo min mirigas.

    obstina


    Iel rilatitaj:

    azenx ferx memorx