obei

*obe/i (tr)

Konformi sin al tio, kion alia persono ordonas aŭ malpermesas: obei la patron (Z), al la patro (Z); la ŝipano devas obei la ŝipestron (Z); respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon (Z); viajn vortojn obeos mia tuta popolo (X); oni devas obei Dion prefere ol homojn (N); eĉ en la diboĉo li obeis estetikan mezuron (B); en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon (Z); liaj ĉevaloj ne plu obeis lian voĉon; tuj kiam vi ordonos, vi estos obeata; (f) la ŝipo ne plu obeas la direktilon; deziro kaj inklino ordonon ne obeas (Z).
cedi, observi, submetiĝi. [VIDU] sklavo, klini.
  • obeo
    Plenumo de ies volo aŭ ordono: vi ŝuldas al mi obeon en ĉio, kion mi ordonas al vi (Z); pasiva (sendiskuta) obeo.
  • obeado
    Konstanta obeo: obeado estas pli bona ol oferado (Z); de la plej fruaj miaj jaroj mi lernis obeadon [...] al la gepatroj (Z). [VIDU] disciplino, jugo.
  • obeema
    Volonte, facile obeanta: Jesuo sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto (N).
  • obeigi
    Fari, ke iu obeu.
    dikti, ordoni, regi. [VIDU] irigi, vindo.
  • malobei
    Fari, kion oni malpermesas, aŭ ne fari, kion oni ordonas: vi ja ne kuraĝos min malobei!; malobeo al nejusta ordono estas morala devo.
  • neobeebla
    Tia, ke oni ĝin ne povas obei: neobeebla postulo.
  • neobeema
    Ribelema: ĉi tiu popolo havas koron defaleman kaj neobeeman (X).


    aŭtoritato : influo bazita je respekto; povo rajtigita por postuli obeadon; instanco kun tia povo. brido : kompleto da rimenoj ĉirkaŭ la kapo de, ekzemple, ĉevalo, por povi konduki ĝin; bridi: moderigi; obeigi. cedi. Civila malobeado. dependi. dikti. direktilo. disciplino. dresi. feŭdi, enfeŭdigi, vasaligi, submeti. formigi. guverni. humila. irigi. jugo. klini. konduki iun je la nazo. konformiĝi. konsili. kurbiĝi. La ŝipo ne plu obeas la direktilon. Li estas tro fiera por obei. licenco : permeso de la ŝtato (aŭ rajtanto) por fari ion, vendi ion., kion laŭleĝe nur la ŝtato (aŭ tiu rajtanto) rajtas; escepta permeso; escepta malobeo al gramatika regulo. malobeema. Malobei. malpermesi. neobeanta. neobeigebla. Ni devas obei Dion prefere ol la homojn. obeema. obei : fari tion, kion iu ordonas aŭ instrukcias. obeo pasiva, blinda. observi. ordoni. potenco : kapablo (forte) influi; kapablo obeigi; (matematiko: la kvara potenco de 3 estas 3x3x3x3 = 81). regi iun lax sia plaĉo. regi. ribeli : rifuzi obei aŭtoritaton; rifuzi obei ŝtatan aŭtoritaton, penante per forto forigi ĝin. sekvi. servuto. servutulo. severa : nepardonema, obeiganta, forte punanta (homo); malmilda, preskaŭ neeltenebla (vetero). sklavo. skurĝo. strikta : tre precize alĝustigita; (vesto:) sen spaco inter la vesto kaj la korpo; (regulo:) tre precize observenda, obeenda. submetigi. teni iun en vindoj. vergo. vipo.
    admoni. aŭskulti. decidi. devi. diktaturo. direkto. erari. estr. humila. karaktero. kuraĝa. ordoni. regi. reĝo. religio. riproĉi. timi.

    Iel rilatitaj:

    -estr admonx afablx aŭdx aŭskultx aŭtoritatx bridx decidx devx diktaturx diktx direktx erarx humilx karakterx konsentx kuraĝx memorx metx ordonx orelx plenumx regx religix reĝx ribelx rifuzx riproĉx timx ŝafx