konstati

*konstat/i (tr)

Rimarki, rigardi ion, kies faktecon, realecon oni post esplorado asertas: la kuracisto povis nur konstati la morton (B); konstati ies foreston; konstati la identecon de la kriminto; ni konstatas, ke vi rifuzas respondi; la protokolo konstatis, ke [...] ; estas konstatite, ke [...] ; facile konstatebla fakto.
konfirmi, kontroli, pruvi.
  • konstato
    Ago de tiu, kiu konstatas: fari konstaton pri la stato de la meblaro en la luĉambro.

    konstati

    REVO: [konstati]
    efiki : havi, kaŭzi (konstateblan) rezulton.
    efektiva. fakto. rezulti. vidi.

    Iel rilatitaj:

    efektivx faktx memorx rezultx trovx vidx