kelo

*kel/o

  1. Subtera ĉambro, en kiu oni konservas provizojn, vinon, nutraĵon, karbon ktp: arkaĵa (volba) kelo (Z); en kelo de vinkomercisto la botelo estis elpakita (Z); li havas nek ĉelon nek kelon (Z) (estas senhejmulo); malfermita kelo tentas al ŝtelo (Z).
  1. (f) La tuta provizo da vino entenata en la kelo: li estis fiera de sia kelo (Z).
  1. Parte aŭ tute subtera ĉambro, uzata kiel loĝejo aŭ restadejo: ili loĝis en kelo, kiu troviĝis du ulnojn sub la tero (Z); en la malalta kelo loĝis malriĉa knabo (Z).
    karcero.
  • kelaro
    La tuto de la keloj sub unu konstruaĵo.
  • kelisto
    Servisto, kiu zorgas speciale pri la vinprovizoj.
  • enkeligi
    Malsuprenirigi (barelojn ktp) en kelon.
  • forgeskelo
    Ublieto.
  • ŝipkelo
    Holdo.
  • tombokelo
    Subtera konstruaĵo, destinita kiel tombo.
  • vinkelo
    Kelo, destinita konservi vinon.

    kelo


    Esti fiera de sia kelo bone provizita.Klara kiel kelo nokte.
    ĉambro.enfalujo.ensilujo.karbo.kelluko.klapkaptilo.klappordo.konstruejo.luko.provizejo.subgrundo.silo.subteraĵo.subteretaĝo.tombokelo.vinkelo.vinprovizoj.vinstaplo.vintenejo.
    vino.

    Iel rilatitaj:

    domx forgesx loĝx memorx vinx ĉerkx ŝipx