stabila

stabil/a

  1. [FIZIKO] (pp ekvilibro) Ne rompebla de ekstera influo malgranda.
  1. [KEMIO] Malfacile malkomponiĝanta: stabila solvaĵo.
  1. Nefacile ŝanĝebla aŭ detruebla; firme fiksita kaj persistema en sama stato: stabila paco; (f) stabila politikisto.
  • stabilo
    [BELARTOJ] Speco de skulptaĵo, kiu staras sur firma bazo, sed kies kelkaj elementoj moviĝas laŭ la aerfluoj.
    mobilo.
  • stabileco
    Eco de iu, io stabila: certigi la stabilecon de sia reĝimo; laŭlonga, transversa stabileco de aviadilo.
  • stabiligi
    Fari stabila: stabiligi glisilon.
  • stabiligilo
    Stabiliga planeo.
  • malstabila
    Tia, ke ĝi ne havas stabilecon: malstabila kanuo; [KEMIO] malstabila miksaĵo.
  • nestabila
    Ne kapabla daŭre resti en unu sama stato: nestabila psiko de infano.

    Iel rilatitaj:

    balancierx ekvilibrx kilo memorx