ribeli

*ribel/i (ntr)


Rifuzi obei la registaron aŭ aŭtoritatan instancon, penante ilin perforte forigi: sed nur la popolaĉo ribelas! (B); nur ne ribelu kontraŭ la Eternulo (X); ekribelis regimentoj da masonistoj kaj ŝtonistoj (B); (f) ĉu por tio mi ribelis kontraŭ ĉiuj instinktoj de la homeco? (Z); lia spirito ribelis kontraŭ la tiutempe reganta doktrino.
  • ribelo
    Agoj de tiuj, kiuj ribelas: tiam eksplodos ĝenerala ribelo (Z); ribelo de la ŝipanaro; sufoki ribelon; (f) en ŝia voĉo sonis retenata ribelo de virina fiereco (Z).
    revolucio, rezistado.
  • ribela
    Rilata al ribelo: ribelaj minacoj, komplotoj; por ke ĉiu E-isto sciu tute klare, kio estas lojala kaj kio estas ribela (Z) (al la Fundamento).
  • ribelanto
    Homo, kiu ribelas: la ribelantoj levis la ruĝan flagon.
  • ribelema
    Inklina al ribelo, malobeema: ĝi estu gardata kiel memorsigno por la ribelemuloj (X).
  • ribeligi
    Instigi al ribelo: ankaŭ tiun ĉi ili jam ribeligis kontraŭ mi! (Z); morgaŭ povos aperi aliaj ribeligantoj (Z).
    provoki.
  • ribelulo
    Ribelanto: aŭskultu, ho ribeluloj! (X).

    ribeli

    REVO: [ribeli]
    Abortigi, provoki ribelon, subpremi ribelon por certigi la stabilecon de la reĝimo. Blovi per la korno de ribelo. La ribelo eksplodis (senbridigita popolo), subite ekflamis, estis dronigita en sango. Submeti la ribelantojn. subpremi ribelon por certigi la stabilecon de la reĝimo. Taksi la dimensiojn de ribelo, de evento.
    ribelema. ribeli : rifuzi obei aŭtoritaton; rifuzi obei ŝtatan aŭtoritaton, penante per forto forigi ĝin. ribelulo.
    diktaturo. kritiki. obei. politiko. reĝimo. rifuzi.

    Iel rilatitaj:

    Barabasx Bastilx diktaturx kritikx memorx obex politikx reĝimx rifuzx