marko

*mark/o¹

  1. Speciala signo, metita sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin: meti markon sur libron, sur la tolaĵon de internulo.
  1. [KOMERCO] Originala desegnaĵo, vorto, kombino de literoj, nombroj k.a., kiu ebligas distingi la varojn de unu fabriko disde tiuj de la aliaj: tipografia marko; registrita marko; fabrikmarko; ŝtatmarko; protektado de la markoj; marko de juvelisto; (analoge) kiu estas la marko de via aŭto?; mi rekomendas ĉi tiun markon de konjako; fajna marko de ĉampano.
  1. Objekto, havanta distingan signon kaj servanta por akiri ion: marko ĉe ludo; teatra marko; asidua marko (ĉe konsilio, akademio ks).
    ĵetono, kontramarko.
  1. [SPORTO] Distinga linio, pozicio, de kiu konkuranto devas ekiri.
  • marki (tr)
    Meti markon sur: marki sian pakaĵon (B), siajn naztukojn, la paĝon de citaĵo, dehakotan arbon; marki krajone la preserarojn; marki per peco de kreto krucon sur la pordo (Z); marki per steleto la radikojn oficialajn.
  • markilo
    Aparato, por marki: markilo ĉe bilardo; markilo por tolaĵo.
  • markhava
    Surhavanta markon de firmo, garantiita, bonkvalita: markhava vino.
  • akvomarko
    Filigrano 2.
  • brulmarki
    Stampi la ŝultron de krimulo, la dorson de ŝafo, bovo ks, por povi ilin rekoni.
  • fragmarko
    Tubereto ĉe la supraĵo de la haŭto, kun formo kaj koloro de frago.
  • glumarko
    Algluebla bildeto, sen poŝta valoro.
  • gvidmarko
    Signo ĉe vojo, ĉe marbordo ks, servanta por gvidi.
  • kalkulmarko
    Disketo, servanta por faciligi la kalkulojn.
  • kontrolmarki
    [TEKNIKOJ] Kontroli kaj marki per gradiga streko enhavmezurilojn, pezilojn ks, laŭ ŝtata ordono.
  • kvitancmarko
    Speciala marko, atestanta la pagon de proporcia imposto okaze de la pago de ŝuldo.
  • normomarki
    Marki sur aĵo la fabrikmarkon, certigantan la bonkvaliton de la fabrikaĵo.
  • poŝtmarko
    Presita, plejofte ortangula, ĝenerale dentita paperpeco, kiun oni algluas sur letero, karto, pakaĵo ks, por pagi la afrankon: bloko, kolekto da poŝtmarkoj.
    filatelo, stampo.
  • telefonmarko
    Marko, en formo de monero, kiun oni uzas en publika telefonbudo.
  • mark/o²
    1. [HISTORIO] Unuo de pezo en kelkaj Eŭropaj landoj.
    1. [HISTORIO] (Z) Monunuo de Finnlando kaj Germanio.
      pfenigo.
  • Mark/o (Z)
    Romana vira nomo, i.a. de evangeliisto, al kiu estas dediĉita baziliko ('de Sankta Marko') en Venecio.
  • Mark-Aŭrelio
    Roma imperiestro kaj filozofo (121-180).

    marko


    Afranki per memorfesta poŝtmarko. brul'marko. desegnaĵo. Fajna, markhava vino. filatelo. ĵetono. Kia estas la marko de via aŭto ?. Klareco estas la distingo (marko) de bona stilo. kontramarko, originala. poŝt'marko. stampo.
    informi. memori. poŝto. signo. vino.

    Eble rilatitaj:

    balzx, brisurx, desegnx,