bufro

  1. [ FERVOJO] aparato kun risortego, pare aŭ centre fiksita de ambaŭ ekstremoj de trakveturilo, per kiu unu veturilo tuŝas alian k moderigas la kunpuŝiĝon.
  1. [TERVETURILO] unu el la stangoj, transverse aranĝitaj en la antaŭo k malantaŭo de aŭto, por mildigi la kunpuŝiĝojn: frontbufro, postbufro.
    skusorbilo.
  1. [KOMPUTIKO] provizora memoro por datenoj, ekz. por pli efike uzi aparatojn, kiuj traktas datenojn kun malsamaj rapidoj.
    staplo.
  1. [ KEMIO] [ BIOLOGIO] Substanco aŭ solvaĵo, kiu havas la econ igi la pH-on konstanta malgraŭ aldono de pli acidaj aŭ pli alkalaj substancoj: la karbonata acido k la natria hidrokarbonato de la sangoplasmo konsistigas bufron; bufrosolvaĵo.
  • bufra
    Rilata al bufro.
    bufro

    bufro


    Iel rilatitaj:

    BIOLOGIO FERVOJO KEMIO aŭtomobilx memorx risortx skux solvx substancx