eskapi

eskap/i (el/tr.) (8)

  1. Liberigi sin de tio, kio katenas; sukcese eviti per forkuro: eskapi el malliberejo, el monaĥinejo; eskapi senvunda el batalo, el tertremo; la eskapintoj el la enfalinta minejo; (f) eskapi el sia mizera situacio.
  1. (f) Provi forgesi la vivtenajn zorgojn, la sintrudantan realaĵon: romantikismo estas esence provado eskapi la burĝajn malnoblaĵojn.
  • eskapo
    Ago de eskapanto.
  • eskapismo
    Tendenco serĉi eskapon per legado, vidado de filmoj ktp: la literaturo de la eskapismo kontrastas kun tiu de la realismo.

    Iel rilatitaj:

    forestx forgesx forlasx fuĝx memorx