valvo

valv/o (Z)

  1. [TEKNIKOJ] ĉia movebla peco, destinita enlasi likvon, gason aŭ vaporon en tubon, ujon ks kaj malhelpi ĝian ellasiĝon, aŭ inverse: diskovalvo, klapvalvo, foldovalvo, nadlovalvo; ensorba valvo (kiu sorbas la vaporon en cilindron de vapormaŝino); redukta valvo (sur gascilindro, por redukti la premon, tiel ke la gaso elfluas malrapide); sekuriga valvo (kiu ellasas la vaporon de kaldrono, kiam ties premo superas iun limon); senvalva motoro.
  1. [ANATOMIO] (valva) Samfunkcia organo en la koro (maldekstra atrioventrikla valvo, SIN. mitra valvo; dekstra atrioventrikla valvo, SIN. trikuspida valvo) kaj en aliaj organoj (ileo-cekuma valvo ks): [MEDICINO] difekto de kora valvo.
  1. [ZOOLOGIO] ĉiu el la du partoj de konko de duvalvulo.
  1. a) [BOTANIKO] Parto de kapsuleca frukto dehiskanta aŭ dehiskinta: guŝo malfermiĝas per du valvoj.

b) = klapo 2.
operkulo.
c) ĉiu el la du partoj de la ŝelo de diatomeo.
  1. [FIZIKO] [ELEKTRO] Aparato, ebliganta la trafluon de kurento en ununura direkto: jona valvo; elektrona valvo. SIN. rektifilo.
    tubo.
  • valva
    Rilata al valvo: [MEDICINO] (pp koraj valvoj) valva insuficienco, stretiĝo, klako; valvaj sonoj.
  • valveto
    [ANATOMIO] (valvula) Parietaj refaldoj de la vaskuloj kaj aliaj organoj, kiuj direktas la likvojn kaj malebligas ties retrofluon: la duonlunaj valvetoj ĉe la aperturoj de la aorto kaj pulma arterio en la koncernaj ventrikloj.
  • duvalvuloj
    [ZOOLOGIO] Klaso (Bivalvia) de moluskoj kun duvalva konko, el kiuj multaj sp-oj estas manĝeblaj kaj kelkaj produktas perlojn: mitulo, ostro estas duvalvuloj.

    valvo


    Iel rilatitaj:

    aortx biciklx elektrx gasx korx