krevi

*krev/i (ntr)

  1. Subite rompiĝi de interna tro granda premforto: li ridadis tiel, ke al li preskaŭ krevis la ventro (Z); fine krevis unu ovo post la alia (Z) (post elkoviĝo); unu fenestra vitro krevis, alia rompiĝis (Z); krevis la lasta veziko de lia feliĉo (Z); krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego (Z); krevas bombo (B), balono; krevinta pneŭmatiko; bulketoj, kiuj krevis de abundego da sekvinberoj (Z); (f) ĉu ne povas krevi la galo? (Z); de tro multa scio krevas la kranio (Z); la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis (Z); malgraŭ la naciismo krevas la landlimoj.
    eksplodi, disiĝi, kraki, splitiĝi.
  1. Fendiĝi de skuo, malvarmo, sekeco k.a.: krevis la vazo antaŭ la nazon; la malnova sonorilo, kiu estis falinta, krevis (Z).
  1. (fm pj) Morti: ĝi estas petolo, de kiu oni povas krevi (Z); krevi de malsato (Z).
  • krevo
    1. Stato de io krevanta aŭ krevinta.
    1. Loko, kie objekto krevis: maljunaj salikoj kun multe da krevoj kaj fendoj (Z); ripari krevon de pneŭmatiko; haŭtaj krevoj sur la manoj.
  • krevigi
    Fari, ke io krevu: la alfluego levis la glacion kaj krevigis ĝin (Z); krevigi nukson (Z); li volis krevigi la fortikaĵon (Z); (f) tio krevigas la koron (de dolora kompato.
    korŝiri); kreviga malvarmo (tiel kruda, ke ŝtonoj krevas); nekrevigebla pneŭmatiko.
  • glacikreviĝo
    Printempa dispeciĝo kaj forportiĝo de glacitavolo.
  • potkrevintaĵo (Z) = potpeco.

    krevi


    Iel rilatitaj:

    aŭtomobilx korx manĝx radx