dekstra

*dekstr/a

  1. Troviĝanta ĉe la flanko kontraŭa al tiu de la koropinto: la dekstra mano estas ordinare la pli lerta; Mia dekstra mano etendis la ĉielon (X); se via dekstra okulo faligas vin, elŝiru k forĵetu ĝin (N); al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian (N); dek miloj ĉe via dekstra flanko! (X).
  1. [POLITIKO] Rilata al la dekstro 2: dekstra partio, politiko.
  • dekstre
    ĉe la dekstra flanko: la akvo estis por ili muro dekstre k maldekstre (X); sidi dekstre de Dio (X).
  • *dekstren
    Al la dekstra flanko: se vi iros dekstren, mi iros maldekstren (X); dekstren! (militista ordono).
  • dekstro
    1. Dekstra flanko.
    1. [POLITIKO] La konservativaj k reakciaj partioj (kies deputitoj konvencie sidas dekstre fronte al la prezidanto en iuj parlamentoj).
  • dekstrigi
    [TIPOGRAFIO] Aranĝi (tekston) tiel, ke la dekstra rando estu glata, sed ne la maldekstra: dekstrigitaj subtitoloj. SIN. dekstrarandigi.
    centrigi, rektigi.
  • dekstrulo
    1. Tiu, kiu kutime uzas la dekstran manon por skribi, labori ktp. SIN. dekstramanulo.
    1. [POLITIKO] Ano aŭ samideano de dekstra partio.
  • dekstrularo
    [POLITIKO] La tuto de la homoj kun dekstraj opinioj.
  • dekstruma
    1. [TEKNIKOJ] (pp, helico aŭ ŝraŭbo) Antaŭeniĝanta, se turnate horloĝdirekte.
    1. [BOTANIKO] [ZOOLOGIO] Pro kresko turniĝanta aŭ volviĝanta horloĝdirekte: la plej multaj volvoplantoj estas dekstrumaj; la konkoj de moluskoj povas esti dekstrumaj aŭ maldekstrumaj. SIN. dekstrenvolviĝa.

    RIM. 1 La evitinda botanika termino dextrorsum sinonimas al maldekstruma.
    1. [GEOLOGIO] (pp horizontala faŭlto) Tia, ke observanto fronte al la faŭlto, vidas la kontraŭan disigitan flankon relative moviĝi dekstren.
  • dekstramanulo
    Dekstrulo 1.
  • dekstrenĝira
    [KEMIO] Devianta dekstren la ebenon de polarizo de la lumo: glukozo estas dekstrenĝira.
  • ambaŭdekstra
    Kutime uzanta indiferente la dekstran aŭ la maldekstran manon por labori, skribi ktp.
  • dedekstra
    Rilata al venanto de la dekstra flanko: dedekstra pasrajto.
  • *maldekstra
    1. Troviĝanta ĉe la flanko de la koropinto: riĉo k gloro estas en ĝia maldekstra mano (X); la maldekstra flanko estis rigardata kiel malbonaŭgura; ne povantaj distingi inter sia dekstra mano k sia maldekstra (X).
    1. [POLITIKO] Rilata al maldekstro 2: maldekstra movado, revuo, organizo.
  • maldekstre
    ĉe la maldekstra flanko: k li starigos la ŝafojn dekstre de li, k la kaprojn maldekstre (N).
  • *maldekstren
    Al la maldekstra flanko: ne dekliniĝu de ĝi dekstren nek maldekstren! (X).
  • maldekstro
    1. Maldekstra flanko.
    1. [POLITIKO] La partioj progresemaj, favoraj al socia justeco (kies deputitoj konvencie sidas maldekstre fronte al la prezidanto en iuj parlamentoj).
  • maldekstrigi
    [TIPOGRAFIO] Aranĝi (tekston) tiel, ke la maldekstra rando estu glata, sed ne la dekstra.
    dekstrigi, alkadrigi.
  • maldekstrulo
    1. Tiu, kiu kutime uzas la maldekstran manon por labori, skribi ktp. SIN. maldekstramanulo.
    1. [POLITIKO] Ano aŭ samideano de maldekstra partio.
  • maldekstrularo
    [POLITIKO] La tuto de la homoj kun maldekstraj opinioj.
  • maldekstruma
    1. [TEKNIKOJ] (pp helico aŭ ŝraŭbo) Antaŭeniĝanta, se turnate kontraŭhorloĝdirekte.
    1. [BOTANIKO] [ZOOLOGIO] Pro kresko turniĝanta kontraŭhorloĝdirekte. SIN. maldekstrenvolviga.

    RIM. 2 La evitinda botanika termino senestrorsum sinonimas al dekstruma.
    1. [GEOLOGIO] (pp horizontala faŭlto) Tia, ke observanto fronte al la faŭlto, vidas la kontraŭan disigitan flankon relative moviĝi maldekstren.
  • maldekstrenĝira
    [KEMIO] Devianta maldekstren la ebenon de polarizo de la lumo: fruktozo estas maldekstrenĝira.
  • ekstremdekstra
    [POLITIKO] Plej reakcia k naciisma.
    faŝismo.
  • ekstremmaldekstra
    [POLITIKO] Plej revoluciema.

    Iel rilatitaj:

    babordx centrx cerbx faŝismx flankx konservativx korx manx nacix partix politikx