kardio

kardi/o

[MEDICINO] Koro 1 (en kunmetaĵoj): endokardio, miokardiio, kardi(o)vaskula.
perikardio.
  • kardiografo
    Aparato, kiu registras la kormovojn.
  • kardiogramo
    Kurblinio ricevita per kardiografo.
  • kardiologo
    Kuracisto, specialisto de la kormalsanoj.
  • kardiologio
    Parto de la medicino pri la kormalsanoj.
  • kardiopatio
    Kn de ĉiuj kormalsanoj.
  • kardimiopatio
    ĉiu malsano de la miokardio.
  • kardiotomio
    Kirurgia incizo de la koro.
  • elektrokardiografo
    Ilaro, uzata por registri la variadon de la potencialo de la kormuskolo, konsistanta el duope uzataj elektrodoj, kiujn oni metas ĉe la pojnoj, ĉe la maldekstra maleolo kaj ĉe multaj lokoj sur la brusto, kaj el tre sentiva drata galvanometro.
  • elektrokardiografio
    Studo de la koraj kurentoj en fiziologio kaj patologio.
  • endokardio
    [ANATOMIO] (endocardium) Epitelia membrano kun unu tavolo de plataj ĉeloj, kiu tegas la internon de la koraj kavaĵoj; ĝin sekvas la endotelio de la vaskuloj.
  • miokardio
    [ANATOMIO] (myocardium) Muskola tuto de la koro.
  • RIM. Evitenda estas la uzo de 'kardio' anst. 'kardjo'.

    kardio


    Iel rilatitaj:

    Bazedovx en korpx korx