tremi

*trem/i (ntr)

  1. (io) Esti movata tien kaj reen de sinsekvaj malfortaj skuetoj: la folioj tremis en la venteto; pluvaj gutoj tremis sur la folioj kaj fajretante defaladis (Z); tremanta poplo; la arboj ĵetadis tremantajn ombrojn sur la herbon (Z); la ponto tremas, kiam oni veturas sur ĝi (B); (f) sub tri objektoj tremas la tero kaj kvar ĝi ne povas porti (X).
    vibri.
  1. (iu) Sperti aŭ montri rapidajn malfortajn konvulsiajn movojn: ŝi tremis per ĉiuj membroj (Z); li tremas kiel aŭtuna folio (Z); liaj lipoj tremis (B); per tremanta mano li ĝin levis, per tremanta lango li ekkriis (Z); li kovris la vizaĝon, tremantan pro la agonio (B); la kompatinda infano tremas de emocio (Z); tremi de malvarmo, de senpacienco; pli bone estas ŝviti ol tremi (Z); liaj manoj tremas de trofumado; ĉu mi povas ridi, kiam la haŭto froste tremas? (Z); (analoge) voĉo, kiu tremis ankoraŭ de teruro (Z); en la voĉo tremis profunda humiliĝo (Z); ĉi tiu sento tremis en lia brusto (Z).
  1. Esti en stato de timo, maltrankvilo: ĉu vi intencas moki la religion, aŭ vi komencas tremi antaŭ ĝi? (Z); ne miru, ke ŝi tremas de Vi (K); mi tremas ĉe la penso, ke oni arestis lin; ŝi tremis pri sia sekureco; nenia motivo tremi antaŭ la juĝisto!
  • tremo
    Mallonga serio da etaj muskolaj konvulsiaj movoj: ŝin atakis tremo (Z); tiam stranga tremo trakuris ŝian korpon (Z); ofte tremo antaŭiras febron; timtremo, frostotremo, febrotremo; (f) tertremo.
  • trema
    Tia, ke ĝi tremas: per trema voĉo li flustris [...] ; treme mola voĉo (Z).
  • tremado
    1. Serio da tremoj: malpacienco, metanta la korpon en nervan tremadon (Z); la malsano evidentiĝas per konstanta tremado de la manoj.
    1. [FOTOGRAFIO] Fenomeno, kaŭzita de la nesufiĉa rapideco (malpli ol po 48 en sekundo) de sinsekvo de la bildoj.
  • tremego
    Fortega tremo; tremego de domo, skuata de la trafiko.
  • tremeti
    Tre rapide kaj malintense tremi: tremetis la flamo de la kandelo; tremetis la junkoj apud la kvieta lageto; li sentis sub siaj fingroj la tremetantan koron de la birdo; (f) kun tremetanta rideto ŝi konfesis, ke [...] .
  • tremigi
    Fari, ke iu, io tremu: Morti! kial la vorto min tiel tremigas? (Z); tremigantaj impresoj (B); spektaklo, kiu tremigus la plej bravajn.
  • ektremi
    Subite komenci tremi: li ektremis kiel de malbona vizio (Z); ŝi konvulsie ektremas (Z); ektremis kaj ekskuiĝis la tero (X); atakis teruro, ektremis la kruro (Z); (f) sur lia supra lipo ektremetis kvazaŭ moko (Z).
  • tertremo (Z)
    Tremego de la terkrusto, ordinare okaziganta domfalojn ktp. SIN. seismo.

    tremi


    antaŭtremi.ekskuiĝi.frostotremi.skueti.ŝanceliĝi.timotremi.tinti.trembrili.tremi pro malvarmo.
    timi.

    Iel rilatitaj:

    angorx br! frostx korx skux timx voĉx