kavo

*kav/o

  1. Malplenaĵo en solida korpo: strigo en kavo de arbo (Z); grujero kun kavoj; li ŝirmis sin en kavo de roko.
    fendo, krevo, truo.
  1. [ANATOMIO] Malplenaĵo interne de korpo aŭ organo: la buŝa kavo; liaj okuloj preskaŭ elŝoviĝis el siaj kavoj (Z).
    anfrakto, antro, kaverno.
  1. Pli-malpli profunda malreliefaĵo en la tero: oni ĵetis lin en la arbaro en grandan kavon kaj oni metis super li grandan amason da ŝtonoj (X); en la valo estis multe da bitumaj kavoj (X); se iu elfosos kavon kaj ne kovros ĝin [...] (X); oni ĵetu lin en kavon de leonoj (X); pelis pavon, falis kavon (Z) (maltrafis); malfacila, kavoplena vojo (Z); (f) kavo en la buĝeto; al kavo sen funda ŝtopado ne helpas (Z) ( [VIDU] Danaidinoj).
  • kava
    1. Prezentanta kavon aŭ kavojn: kava trunko, relo, piedestalo; kavaj okuloj, vangoj; kava vojo; [ARMEOJ] kava ŝargo (efika kontraŭ blendaĵo).
      konkava.
    1. [ANATOMIO] Nomepiteto de ĉiu el la du vejnoj (la supra kaj la malsupra), kiuj kolektas la sangon el la tuta korpo kaj portas ĝin al la dekstra atrio de la koro.
  • kavi (ntr)
    Esti kava.
  • kaveto
    Malgranda kavo: la ĉarmaj kavetoj de fraŭlinaj vangoj (Z) (kiuj formiĝas ĉe rideto).
  • kavigi
    Fari ion kava aŭ kavoplena: trinki el sia kavigita mano (Z); pluvo kavigis la teron; kavigi vojon, pajloseĝon; kavigitaj trunkoj (Z).
  • kaviĝi
    Iĝi kava aŭ kavoplena: mallumaj arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis kaj vastiĝis (Z); kaviĝintaj, flaviĝintaj vangoj (Z); la benko kaviĝis sub lia pezo.
  • kaviĝo
    1. Estiĝo de kavo (j): la kaviĝo de grundo post pluvego.
    1. [FIZIKO] Estiĝo de kavoj interne de likvo sub la efiko de altfrekvencaj radioj.
  • elkavigi
    Eligi el kavo: elkavigi arbradikojn.
  • elkavigo
    [MEDICINO] Operacio, kiu konsistas el forskrapo, ĉefe de osta internaĵo: petromastoida elkavigo.
  • elkavatoro
    [TEKNIKOJ] Fortika maŝino, por elkavigi el tero.
    fosmaŝino, skrapmaŝino.
  • enkaviĝi = kaviĝi: liaj okuloj estis profunde enkaviĝintaj (Z).
  • aerkavo
    [AVIADO] Atmosfera malsuprenira fluo, kiu nuligas la portan povon de planeo.
  • akselkavo, genukavo
    Naturaj kavoj sub la akselo aŭ la genuo.
  • belkaveto
    Kaveto en karnoza korpoparto: belkaveto ĉe vangoj.
  • foskavo
    Longforma kavo, fosita por drenado, ŝirmado ks: li mem vidis la kastelon kun ĝiaj duoblaj foskavoj (Z); la knabo sidadis sur rando de foskavo (Z).
  • lupkavo
    [ARMEOJ] Konusforma fosaĵo en la tero, sur kies fundo staras vertikala pintigita fosto, sur kiun enpikiĝu enfalinto.
  • mankavo
    Kavo, formita de la malstreĉita mano: kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? (X); ĉerpi akvon en sia mankavo; trinki el sia mankavo.
  • okulkavo
    Orbito 1: min la mort' rigardas per okulkavoj (K).
  • radkavo
    Radsulko.
  • ursokavo
    Artefarita kavo, en kiu oni tenas ursojn en zoologia ĝardeno.

    kavo


    Iel rilatitaj:

    Afarx aerx akselx alveolx basenx breĉx buŝx celenterx celomx dentx ebenx kavernx korx kulerx plumx ĉelx ĉizx