muskolo
*muskol/o
[ANATOMIO] Organo, konsistanta el fibroj, kaj produktanta per kontrahiĝo ĉiujn movojn de la organismo: visceraj muskoloj el glataj fibroj, skeletaj muskoloj el striaj fibroj, kora muskolo el specialaj (miokardiaj) fibroj. muskola - Rilata al muskolo: muskola kontraho.
- Dikmuskola.
muskolaro
Tuto de la muskoloj de besto aŭ homo. intramuskola
Farata interne de muskolo: intramuskola injekto. senmuskola
(f) Ne havanta energion, drastan efikon: senmuskola prozo. dikmuskola, fortmuskola (Z)
Havanta dikajn, fortajn muskolojn: grandaj dikmuskolaj manoj (Z).
Iel rilatitaj:
abdukcix
abduktorx
adukcix
aduktorx
ankonex
aponeŭrozx
bicepsx
brustx
bukcinatorx
ciliarx
deltoidx
korpx
korx
langx