aflikti


(tr)

Kaŭzi severan kor doloron: ŝia konkurantino afliktis ŝin k tre incitis ŝin (X); mi scias, ke mia malĝojo vin sincere afliktas (Z); mia patrino estis tre afliktita, ke la variolo min tiel terure malbeligis (Z); revivigi la koron de la afliktitoj (X).
ĉagreni, deprimi.

  • afliktiĝo
    Stato de iu afliktita: ŝia patro perdis sian oficon, k de afliktiĝo li malsaniĝis (Z); ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktiĝoj! (Z).
    melankolio.
  • aflikto
    Sento de iu afliktita: sur la vizaĝo de M. aperis miro, aflikto k konfuzo (Z); mi ne volas fari al mi aflikton pro tio (Z).
  • afliktiĝi
    Iĝi afliktita: kial tiel afliktiĝas via koro? (X); kiu afliktiĝos pri vi? (Z).
    zorgi.

  • Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Kaŭzi premon moralan suferon
    ĉagreni

    Iel rilatitaj:

    deprimx dolorx frakasx korx melankolix suferx ĉagrenx