psiko

psik/o


[PSIKOLOGIO] Tiu parto de vivanta estaĵo, kiu estas la sidejo de ties sentaj, sciaj, imagaj kaj volaj okazaĵoj: tiuj kutimoj enradikiĝas profunde en nia psiko.
animo, menso, spirito. [MEDICINO] psikanalizo, psikastenio, psikodramo, psikofiziologio, psikokirurgio, psikomovo, psikoneŭrozo, psikopatologio, psikotekniko, psikoterapio.
  • psika
    Rilata, apartenanta al la psiko: psikaj fenomenoj; psika forto, difekta; li estas homo psike malsana (Z).
  • psikismo
    Tuto de la psika vivo de difinita individuo.
  • psikologo (2)
    1. Specialisto pri psikologio.
    1. Tiu, kiu kapablas ĝuste observi kaj priskribi la personecon de homo.
  • psikologio (2)
    Scienco pri la psikaj fenomenoj: psikologio de la infanoj, de la bestoj, de la normala homo, de la homamasoj; la psikologio estis iam parto de la filozofio, sed ĝi non iĝis memstara.
  • psikologia
    Rilata al la psikologio: psikologiaj esploroj, metodoj; psikologia milito (provanta efiki sur la psikon de la malamikoj).
  • psikozo
    1. Psika malordo, karakterizata de relativa, tamen bone rimarkebla, perdo de kontakto kun la realo, de emocioj patologie intensaj, deliro kaj ofte de sensaĵoj halucinaj: mania-deprimiĝa psikozo.
    1. Kolektiva kaj disvastiĝanta timego pri katastrofo, ĝenerale socia: psikozo pri milito.
      melankolio, manio, paranojo, skizofrenio.
  • psikopatio
    Psika malordo, karakterizata precipe de neregataj impulsoj, humora nestabileco kaj nekapablo adapti sin al la medio, kio ĝenerale kondukas al kontraŭsocia konduto.
  • psikopatiulo
    Homo en stato de psikpatio.
  • metapsika
    Koncernanta la psikajn fenomenojn, science neklarigeblajn.
  • parapsikologio
    Studo de la paranormalaj fenomenoj. [VIDU] levitacio, telekinezo, telepatio.
  • amaspsikologio
    Scienco pri konduto de homamasoj.

    psikx


    Iel rilatitaj:

    afekcix amfetaminx analizx anksix anoreksix astenix aŭtismx behaviorismx cerebrx ciklotimix delirx demencx korpx lingvx sofx