inter

*inter


I- Prepozicio montranta:
  • 1 La pozicion de iu aŭ io en la spaco, kiu apartigas du aŭ plurajn personojn aŭ objektojn: inter la fenestro kaj la pordo estas tablo; inter Francujo kaj Polujo kuŝas Germanujo; rompu la murojn inter la popoloj (Z); esti inter martelo kaj amboso; sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono (Z); inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo (Z); la rivero fluas inter du vicoj da salikoj; esti enfermita inter kvar muroj; la vojo iris en la mondon, inter la misterajn altaĵojn kaj nekonatajn spacojn; inter la barojn kaj danĝerojn (Z); enŝovinte la kapon inter la arbetojn (B); (f) dum du tagoj li restis inter vivo kaj morto; heziti inter du devoj, inter sia devo kaj sia amo.
    meze de.
    1. La pozicion de io en la tempo, kiu apartigas du aŭ plurajn momentojn aŭ faktojn: venu ĉe min inter la dekdua kaj la kvara; inter la leviĝo kaj la subiro de la suno.
    1. La situacion de iu aŭ io en aro da personoj aŭ objektoj (en la mezo de, en la nombro de): inter lupoj kriu lupe (Z); eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj (Z); vivi inter kamparanoj; li estas la plej juna inter la konkurantoj; estas al mi plaĉe inter vi; ili dividis inter si la profiton; inter aliaj aferoj ŝi devis iri ĉerpi akvon (Z); se vi pistas malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, lia malsaĝeco de li ne apartiĝos (Z); elekti inter pluraj; oni lasis lin inter la mortintoj; Dio rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn li disĵetis vin (Z); vi ne povos eliri inter ilin (Z).
      kun, el 4.
    1. La rilatecon, kiu kunigas du aŭ plurajn personojn, akordiĝantajn aŭ malakordiĝantajn: nu, ni estas inter ni! (Z); ili ne volis toleri ŝin inter si (Z); ili parolis inter si pri tio (Z); decidi (Z), konsenti (Z), komunikiĝadi (Z), inter si; ili ĉiuj estis forte ligitaj inter si (Z); ili estis fianĉigitaj inter si (Z); ili estas amikaj inter si (Z); ili vivu inter si en paco (Z); ili diferencas inter si per la aĝo (Z); la du projektoj havas inter si nenion komunan (Z); semi malpacon inter fratoj (Z); inter voli kaj fari estas grandega paŝo (Z).
  • II- Memstare uzata morfemo kun la sencoj 1, 2 kaj 3 de la prepozicio:
  • intera
    Troviĝanta inter du aliaj samaj objektoj: la interaj tavoloj; la unuan kaj lastan strofojn li memoris, sed la interajn li fuŝis; intera produkto estas stadio inter enira kaj fina produktoj; intera stato normaleco kaj frenezeco.
  • intere
    En la situacio de io, iu intera: intere de la fratinoj kreskis la fileto (Z).
  • interaĵo
    Parto de tutaĵo, aparato ks, kiu staras inter la aliaj partoj.
  • III- Pref. kun la sencoj 1, 2 kaj 4 de la prepozicio; sed oni devas distingi du okazojn, laŭ tio, ĉu la rad., kiu venas post inter en la kunmetaĵo, estas ties komplemento aŭ ne.
  • A. La komplemento, enkondukita de inter, estas la sekvanta rad.:
    1. interkolon (ej)o (spaco inter du kolonoj); interrip(aĵ)o (viandpeco inter du ripoj); interlinio (spaco inter du linioj); interferdeko, interetaĝo; interfoliigi, ktp.
    1. interakto (tempo inter du aktoj); interregado (tempo inter du regadoj), ktp.
    1. internacia (kiu estas diversaj nacioj); interhoma lerteco.
  • B. La komplemento, enkondukita de inter, ne estas esprimata en la kunmetaĵo:
    1. interaĵo (aĵo inter du objektoj); interaldoni (aldoni inter); interirejo, interspaco; interrompi (rompi ion inter du punktoj); intermiksi; intermeti.
    1. interrompo (tempo inter du okazoj); interrompi (rompi ian daŭron inter du momentoj); interokazaĵo.
    1. interhelpi (helpi por starigi akordon inter du aŭ pluraj personoj); interparolo, interkonsento, intervidiĝo (parolo, konsento, vidiĝo inter du aŭ pluraj personoj).
    1. Per pliampleksiĝo de tiu lasta senco, inter estas uzata por montri reciprokecon; sin interhelpi (helpi unu la alian); intersekvo (serio da objektoj aŭ okazoj, kiuj sin sekvas unu la alian); intertransmeti (ŝanĝi la reciprokan ordon de du aferoj); interago (reciproka ago, influo); sin interakuzi, interami, interfrapi; sin interligi, interbuĉi, interkruciĝi, interplektiĝi. Kun la kvin jenaj verboj oni ofte ne esprimas la refleksivan pronomon sin: interbati, interkisi, interrenkonti, interrespondi, interrigardi.

    PMEG: [inter]



    el. en. ligi. lingvo. meti. mezo. miksi. propra. tuta.

    Iel rilatitaj:

    el en interalix intervenx kuirx ligx lingvx ludx metx mezx miksx parx pozicix proprx tutx ĉirkaŭ