*

  1. Listo de ĉiuj grafemoj uzataj en iu lingvo k aranĝitaj en difinita ordo: se mi nun, post tiu granda sperto, kiun mi havas, devus krei E-on denove, mi ne donus al ĝi alian alfabeton (Z); la Morsa alfabeto; la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA).
  1. Tiu listo, lernota de tiu, kiu volas scipovi legi: li neniam venkis la alfabeton (Z); li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto (Z) (li estas malklera aŭ stulta).
    aboco.

  • alfabetumo (Z)
    Abocolibro.
  • alfabeta
    Rilata al alfabeto: alfabeta ordo.
  • alfabetigi
    Instrui iun pri la legokapablo.

  • Iel rilatitaj:

    Cirilx abocx akrostikx b d deltx fonetikx grafemx instrux legx lingvx skribx vortarx