universala

*universal/a

  1. Koncernanta vastan tutaĵon aŭ ĉiujn individuojn aŭ aferojn en iu grupo aŭ kategorio: en la urbo la teruro estis universala; universala voĉdonado (de ĉiuj civitanoj en unu lando); universala rimedo ( [VIDU] panaceo); tiu ĉi regulo ne pretendas esti universala; universala ŝraŭbŝlosilo (taŭga por ĉiaj formoj de ŝraŭboj kaj boltoj); (analoge) universala genio (B) (klera pri ĉio); [FILOZOFIO] la aparta kaj la universala; [JURO] universala heredanto (al kiu estas restigita la tutaĵo de la heredaĵo); [MATEMATIKO] universala kvantizanto.
    ĝenerala, komuna.
  1. Tia, ke ĝi koncernas sendistinge la tutaĵon de la homoj sur la tero: universala diluvo; universala lingvo (Z); la tri universalaj religioj, [BUDHISMO] budhismo, [KRISTANISMO] kristanismo kaj [ISLAMO] islamo; universala historio (traktanta ĉiujn popolojn); universala ekspozicio; universala kongreso de E.
    ekumena, tutmonda.
  • universalaĵo
    [FILOZOFIO] Unu el la ĝeneralaj ideoj, pri kies reala ekzisto disputis nominalismo kaj realismo.
  • universaleco
    Eco de io universala: aranĝi en la venonta jaro du kongresojn forprenus de ambaŭ la karakteron de universaleco (Z); la universaleco de la ideo pri absoluta vertikalo ne pruvas ĝian verecon.
  • universaligi
    Fari universala: universaligi la latinan alfabeton; universaligo de la homa kulturo.
  • universalismo
    [KRISTANISMO] Doktrino, laŭ kiu ĉiuj homoj estas destinitaj al savado.
    jansenismo, puritanismo.

    universala

    REVO: [universala]
    ĝenerala.La metro estas la universala unuo de longo.monda.tuta.universala lingvo.universalismo, jansenismo, puritanismo.
    dimensio. lingvo.

    Iel rilatitaj:

    dimensix kongresx lingvx longx unu ĉie