dialekto
dialekt/o (1)
Idiomo, konsiderata kiel unu el la formoj de difinita lingvo: ni devas gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj (Z); la simpla dialekto de la ordinara vivo (Z).
idiomo, ĵargono, slango. dialektologo
Specialisto pri dialektologio. dialektologio
Esploro de la dialektoj de difinita lingvo. disdialektiĝi
(pp lingvo) Evolui al diversaj dialektoj: la latino, disdialektiĝinte, naskis la latinidajn lingvojn.
dialektx
Iel rilatitaj:
alemanx
atikx
lingvx
romanikx