gramatiko

*gramatik/o

  1. Scienco pri la lingvaj reguloj: ĝenerala gramatiko (scienco pri la reguloj komunaj al ĉiuj lingvoj); kompara gramatiko (scienco pri la samecoj kaj malsamecoj de pluraj lingvoj, devenintaj el unu sama, kiujn oni komparas kaj klarigas unu per alia); historia gramatiko (studanta la historion de la formiĝo de la reguloj); priskriba gramatiko (priskribanta nur la nunan staton de la reguloj); gramatiko estas pli akra ol kreno (Z).
    lingvistiko; fonetiko, morfologio, sinetio, sintakso, vortfarado, interpunkcio, semantiko.
  1. Tuto de la reguloj, kiujn oni devas observi por ĝuste paroli aŭ skribi difinitan lingvon: Fundamenta Gramatiko de E. (Z); en versoj oni devas nomi eraro nur deflankiĝojn de la gramatiko (Z); la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas (Z); laŭ nia gramatiko (Z); peko kontraŭ la gramatiko (Z).
  1. Libro, klariganta tiujn regulojn: mi aĉetis al mi gramatikon kaj vortaron.
  1. (f) Klariga prezentado de la principoj de arto aŭ scienco: la gramatiko de desegno.
  • gramatika
    Rilata al gramatiko: teoriaj postuloj gramatikaj (Z); fari gramatikan eraron (Z); ni ordinare dividas la vortojn per iliaj partoj gramatikaj (Z); gramatika finaĵo (servanta al esprimo de la gramatika rolo de vorto).
  • gramatikisto
    Specialisto pri gramatiko.
  • kontraŭgramatika
    Ne konforma al la gramatiko en difinita lingvo: uzado de kontraŭgramatikaj formoj (Z); nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas (Z).
  • laŭgramatika
    Konforma al la gramatiko.

    gramatiko


    ablativo. adjektivo. adjekto. adverbo. afikso. aĵgenro. akcento. aktiva. aktivo. akuzativo. alfabeto. alineo. antonimo. apokopo. apozicio. artikolo. barbarismo. cirkonstanca komplemento. cirkumflekso. ĉapelo. dativo. demonstrativo. derivaĵo. derivi. determini. determinilo. determino. difina artikolo. difini. diminutivo. dualo. dunombro. dupunkto. ekzemplo. elipso. elizii. epiteto. familio. fin'aĵo. finaĵo. fleksiebla. fleksio. frazo. frazparto. frazrolo. fundamenta. funkcio. futuro. genitivo. genro. gerundio. gradoj de komparo. gramatiko. imperativo. imperfekto. ina genro. indikativo. infinitivo. ingenro. interjekcio. interpunkcio. inversio. kazaro. kazo. kolektiva. komo. komparacio. komplemento. kompletiva. komponi. kondicionalo. konjugacii. konjugi. konjunkcio. konjunktivo. konsonanto. konstrui. korelativa. krampoj. krisigno. kunordigi. kunordigilo. kvalifi. litero. majusklo. minusklo. modalo. modo. moduso. morfologio. multenombro. nea. nefleksiebla. negacio. nerekta. netransitiva. neŭtra genro. nombro. nombronomo. nominativo. numeralo. objekta komplemento. objekta. objekto. optativo. ortografio. parentezo. parolelemento. participo. partikulo. paseo. pasiva. pasivo. pera komplemento. perfekto. persono. pleonasmo. pluralo. plurnombro. pluskvamperfekto. point. poseda pronomo. posesivo. pozitiva. predikativo. predikato. prefikso. prepozicio. prezenco. pronomo. propozicio. punkto. radikalo. radiko. refleksiva. refleksivo. regulo. rekta. relativa. sekso. sendiferenca. sendifina modo. senfleksia. silabo. singularo. sintakso. subjekto. subkompreni. subordigi. subordigilo. substantivo. sufikso. superlativo. supersigno. suplemento. tabelvorto. tempo. transira. transitiva. tripunkto. ulgenro. ununombro. verba modalo. verbo. vira genro. virgenro. voĉo. vokalo. vokativo. volitivo. vortospeco.
    lingvistiko. lingvo.

    Iel rilatitaj:

    adjektx aspektx difinx ekzemplx frazx funkcix kazx lingvistikx lingvx literx numerx objektx pozicix pronomx punktx regulx relativx vortx