svingi

*sving/i (tr)

  1. Rapide kaj ripete moveti ion en aero tien kaj reen: la tranĉilon li svingis senintence (Z); ĥorknaboj svingis arĝentan incensilojn (Z); svingi bastonon, la pugnon; svingi la manon, la ĉapelon por saluti; svingante la penikojn de sia velura vesto (B); (analoge) svingi per la naztuko (Z) (por adiaŭi); svingi kaj tremigi kordon (Z).
  1. Forte streĉi la muskolojn, por ekĵeti ion antaŭen: svingi pilkon, martelon; forte svinginte la arĝentan pelvon, li ĵetis ĝin en Rejnon (Z); li svingis la piedojn kaj eksaltis sur la sofo (B); svingi alte sian piedon (Z); kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas (Z); ili dancis svingante sin tien kaj reen (Z); sidi sur tablo, svingante la krurojn.
  1. (f) Ekmovi, ekimpulsi, instigi: lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas (Z); puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas (Z).
  • svingo
    1. Ago de tiu, kiu svingas: la svingo de ŝia mano estis tro forta, kaj la birdoj forflugis (B); ĉe ĉiu svingo de la sonorilo la turo ektremis.
    1. [MUZIKO] (vs) Tio, kio en ĵaza ritmo svingigas homojn.
    1. [MUZIKO] (ss) ĵaza stilo, naskita ĉ. 1935, kaj karakterizata de grandaj orkestroj, brilaj solistoj kaj uzo de kvar egalaj pulsoj en ĉiu mezuro.
    1. [SPORTO] En boksado, frapo farita per flanka svingado de la brako.
  • svingado
    Pli-malpli daŭra aŭ ripeta svingo: la svingado de viaj femuroj estas kiel ĉenringoj majstre ellaboritaj (X); svingado de ŝipo ĉe ankro.
  • svingiĝi
    Iĝi svinganta: hamako svingiĝis sub la arboj; svingiĝantaj ruĝaj fiŝoj; junuloj kaj knabinoj svingiĝas en danco (Z); la glitkurantoj svingiĝadis sur la lagoj (Z); la boato svingiĝis ĉirkaŭ sia ligoŝnuro; la montrilo de la kompaso strange svingiĝis ĉe la alproksimiĝo de la tajfuno.
  • svingiĝo
    Movo de iu, io svingiĝanta: per oblikva svingiĝo la insekto saltis sur la bruston al la reĝidino (Z); ĝi falis kaj rompiĝis, sed ĝiaj pecetoj estis ankoraŭ en tia svingiĝo, ke ili saltis kaj ruliĝis (Z); kiam la sonorilo estis en la plej granda svingiĝado, ĝi deŝiriĝis (Z); (f) tio estas nur svingiĝoj kaj moviĝoj de la nervoj (Z).
  • svingilo
    ĉio, kio servas por svingi kaj nome:
    1. Frapilo pendanta en sonorilo.
    1. Pendolo de horloĝo.
    1. Batilo de draŝilo.
    1. Fera stango, por funkciigi pumpilon.
    1. Pendolo de ludaparato.
  • eksvingi
    Komenci movon de svingo: unu el la rabistoj eksvingis sian hakilon (Z); nur vent' eksvingas la krevintan sonorilon (K); eksvingeti la fingron (admone).
  • elsvingi
    Eligi per svingado: elsvingigi sian piedon el truo; (f) ribelo deziris elsvingi el la jugo sian kolon.

    svingi


    Iel rilatitaj:

    adiaŭ baraktx dancx pordx portx vagonx vostx