klaki

klak/i (ntr) (3)

Aŭdigi sekan mallongan sonon per rapida kruda movo de io kontraŭ io: klaki per la fingroj (Z), per la lango (Z); klakas vipo, vangofrapo, dentoj, pordo, ekpafo, bato, pluvo (sur vitro), moneroj (sur metalplato); la cikonia patro ekklakis per la beko (Z).
  • klako
    1. Bruo de io, kio klakas: klakoj de vipo.
    1. [LINGVOSCIENCO] Parolsono, prononcata per aero ensuĉata ĝis la velo, aŭ elpuŝata de ĝi, kun fermo de la voĉkanalo ĉe la velo (ekz. en la zulua lingvo).
  • klakadi
    Daŭre aŭ, ripete klaki: ĉiufoje, kiam leviĝis vento, ĉiuj skeletoj klakadis (Z); la cikonio klakadis egipte (Z).
  • klakilo
    1. Ilo, konsistanta el du platetoj, por signali: klakilo de nokta gardisto (Z); klakilo de ĥorestro.
    1. Metala lameneto fiksita al ŝuplandumoj, por ritmi iajn dancojn (klakdancojn).
  • klakileto
    Kastanjeto.
  • alklaki (tr)
    [KOMPUTIKO] Indiki ion sur komputila ekrano, movante la musmontrilon sur ĝin kaj premante musklavon: alklaki menuon, vorton en hiperteksto; duoble alklaki piktogramon.

    klaki


    Iel rilatitaj:

    aplaŭdx aŭdx brux pordx