komandi

*komand/i (tr)

  1. Havi militan ordonpovon super iu aŭ io: mi do devas komandi la taĉmenton? (B); komandi ŝipon, armeon; la dioj konigis al mi la dolĉecojn komandi tiajn homojn, kiel vi (B); (analoge) la argano, kiun Projka komandas, povas levi [...] .
    estri.
  1. Ordoni (manovron, militistan movon ks): Malantaŭen! komandis la princo (B).
  1. [TEKNIKOJ] Per fermo de elektra cirkvito fariĝi al aparato antaŭ difinitan manovron: la ŝlosado de la pordoj estis komandata elde ekstere.
  1. (f) Deteni, estri: ĉiun demandu, sed mem al vi komandu (Z); komandi siajn pasiojn.
  • komando
    1. Plenumado de la ordonpovo, precipe de ter- kaj mar-armeo: preni la komandon de la avangardo (B); sub mia komando (B); dume la taĉmento marŝas sen komando (B).
    1. Vorto (j) de militordono: laŭte tondris la komandoj Marŝ'! Halt'! Front'! (Z); en kiu ordo ili laŭ komando stariĝas (Z); flugi laŭ signo kaj komando (Z).
    1. [TEKNIKOJ] Maniero, kiel oni povas funkciigi aparaton: individua komando (ĉiu maŝino estas komandata per aparta motoro), grupa komando (la komando fariĝas per komuna rimentransmisio), elektromotora komando.
    1. [KOMPUTIKO] Ordono al komputila sistemo, ĝenerale de la uzanto kaj por tuja plenumo: la komando por forlasi la programon estas (X); komandodosiero.
      instrukcio.
  • komandanto
    Militista ĉefo: komandanto de citadelo (B); la komandanto de la korpuso de Memfis (B); komandanto de ŝipo; armu la reĝojn de Medujo, ĝiajn komandantojn (X); (analoge) [ISLAMO] komandanto de la kredantoj (titolo de la kalifoj). [VIDU] komandoro.
  • komandejo
    1. Oficejo, kie loĝas kaj administras la komandanto de urbo fortikigita, de citadelo ks.
    1. Transversa supra platformo, de kiu oni komandas la manovron de ŝipo.
  • alkomandi
    Komandi al iu ian servon: mi estas alkomandita ĉi tien (Z) (por gardostari).
  • ĉefkomandanto
    Tiu, kiu komandas ĉiujn terajn aŭ ŝipajn batalfortojn en difinita regiono.
  • forkomandi
    Komandi iun for de ties formacio, por aparta servo.
  • telekomandi
    Komandi per elektraj ondoj: telekomandi direktoŝanĝon de raketo.

    komandi


    Iel rilatitaj:

    absolutx adjutantx generalx loĝx pordx regx ŝipx