kluzo

*kluz/o

  1. Mallarĝa parto de kanalo aŭ rivero, kies ekstremoj estas provizitaj per pordoj, kaj kiun oni uzas, por levi aŭ mallevi ŝipon, barĝon kc inter du kanal- aŭ river-partoj, en kiuj la akvonivelo ne estas la sama.
    doko.
  1. Akvobaro, provizita per pordo kaj uzata por krei artefaritan disnivelon: la kluzoj de la akva muelejo estis malfermitaj (Z).
  • kluzi (tr)
    Pasigi (ŝipon) tra kluzo.
  • kluzisto
    Tiu, kiu funkciigas la pordojn de kluzo.
  • kluzoĉambro
    La parto de kluzo inter la du pordoj.
  • kluzofundo
    La masonita fundo de la kluzoĉambro.
  • kluzpordo
    ĉiu el la fortikaj pordoj, kiuj fermas la ekstremaĵojn de kluzo kaj kontraŭstaras la puŝon de la akvo.
  • kluzpordeto
    Pordeto, ŝoviĝanta en kluzpordo kaj malfermanta faŭkon, tra kiu la akvo trapasas, por ŝanĝi la nivelon en la kluzoĉambro.
  • interkluzejo
    La parto de kanalo inter du kluzoj.

    kluzx


    Iel rilatitaj:

    basenx havenx pordx riverx