kurteno

*kurten/o

  1. Peco de ŝtofo, pendigita por ŝirmi aŭ kaŝi ion: silkaj kurtenoj pendis super la du grandaj fenestroj kaj ornamis la altajn pordojn (Z); li iris antaŭ la sanktan ŝrankon, tiris flanken la belegan kurtenon (Z); la kurtenoj ne estis ankoraŭ tute kuntiritaj (Z); densa kurteno, kiu apartigis la halon de (disde) la granda lando de eterneco (Z).
    tapiŝo.
  1. [SPEKTAKLO] Granda septo el ŝtofo aŭ alia materialo, kiu kaŝas scenejon de teatro, dum oni ne ludas: la kurteno de la operejo estis tirita flanken (Z); alveni antaŭ la leviĝo de la kurteno.
  1. Aro de vertikalaj ŝnuroj, rimenoj, bidovicoj ks, pendigita antaŭ pordo.
  1. [BOTANIKO] (pp ombrelfungoj) Filamenta parta vualo, aspektanta kiel kurteno 3: kurteno de kortinario.
  1. (f) ĉio, kio baras vidon aŭ konon: kurteno el arboj, el montetoj; la trupo manovris ŝirme de kurteno de kavalerio; la urbo estis volvekovrita de kurteno el fabrikaj fumoj; levi la kurtenon, kiu kaŝas la mondenigmojn.
  • kurteni (tr)
    Garni per kurtenoj: kurtenita alkovo.
  • ferkurteno
    1. [SPEKTAKLO] Kurteno el fero, kiu en okazo de incendio povas izoli la scenejon disde la spektantejo.
    1. Fera movebla kurteno, ŝirmanta la montrofenestron de butiko.
    1. [HISTORIO] La tuto de la baroj, kreitaj de Sovetunio por apartigi la Eŭropajn landojn sub ĝia influo disde la ceteraj (1946-1989).
      muro.
  • *flankkurteno
    1. Kurteno, pendanta nur unuflanke de fenestro: al la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon (Z).
    1. [SPEKTAKLO] ĉiu el la kurtenoj, pendantaj ambaŭflanke de scenejo kaj uzataj kiel neformalaj kulisoj.
  • latkurteno
    Kurteno el maldense kunigitaj latoj.
  • pordokurteno
    Kurteno, kovranta pordon: la pordokurteno iom disŝoviĝis (Z).
  • *rulkurteno
    Speco de kurteno, kiu leviĝas, ruliĝante en la supra parto ĉirkaŭ stango: rulkurteno de fenestro, de butiko.

    kurteno


    Iel rilatitaj:

    alkovx arbx domx fenestrx litx pordx teatrx vagonx