pivoto

pivot/o (4)

[TEKNIKOJ] Ekstrema parto de akso, eniĝanta en lagro, kie ĝi rivoluas: pivoto de akso; pivoto de rado en horloĝo; krankoŝafta pivoto; piedpivoto.
ĉarniro, kardino. [VIDU] radiko.
  • pivota
    Rilata al pivoto: pivota kanono.
  • pivoti (ntr)
    Turniĝi ĉirkaŭ pivoto.
  • pivotego
    Dika pivoto, per kiu peza peco povas baskuli (ekz. ĉe kanono ks).
  • pivotingo
    Lagro por pivoto.
  • pordopivoto
    Pivoto, muntita ĉe la supro kaj ĉe la subo de meblopordo, kaj ebliganta ties malfermon kaj malmunton per simpla elŝovo.

    pivoto


    Iel rilatitaj:

    aksisx arbx artikx boltx pordx radx ĉarnirx