ŝlosi

*ŝlos/i (tr)

  1. Fermi per seruro: ŝlosu vian pordon post vi! (Z); li forkuris en la preĝejon kaj ŝlosis la portalon (Z); pordegoj, kiuj en festoj katolikaj estis ŝlosataj de ekstere, en festoj hebreaj de interne (Z); (analoge) ŝlosi ĉambron (B); li ŝlosis la domon por sep tagoj (X); (f) alta ordono ŝlosas mian buŝon (Z); siaj lipoj estis ŝlositaj pro interna timego (Z); ŝlosi la ĉielon (X) (senpluvigi).
    rigli.
  1. Malhelpi ies eliron, ŝlosante pordon: ŝlosi iun en ĉambro (B); (analoge) ili perdis la vojon, kaj la dezerto ilin ŝlosis (Z); (f) pensoj ŝlositaj en la brusto (Z).
  • ŝlos(ad)o
    Ago de tiu, kiu ŝlosas.
  • *ŝlosilo
    1. Metala peco, laŭcele tranĉita, servanta por fermi kaj malfermi seruron: li forgesis la ŝlosilon de sia monkesto (Z); li donos al mi la vaksan premsignon de la ŝlosilo de sia sinjoro (Z); falsa ŝlosilo.

    RIM.: Ne uzu 'ŝlosilo' en la senco de turnilo, levilo ks.
    1. [ARKITEKTURO] Tajlita ŝtono, metita en la supro de volbo aŭ arko kaj servanta por kunteni per sia formo kaj pezo la aliajn ŝtonojn.
    1. [ARMEOJ] Fortreso aŭ fortikigita urbo, kiu per sia situo donas al sia posedanto estrecon super iu maro, teritorio ks.
    1. Parametro de ĉifrado, determinanta unu el la eblaj varioj de la ĉifro: ĉifroŝlosilo; ĉifrado per publika ŝlosilo.
    1. (f) Tio, kio ebligas kompreni ion kaŝitan aŭ malklaran: ŝlosilo de matematika problemo; la ŝlosiloj de romano (kiu donas la verajn nomojn de la romanpersonoj); (f) jen la ŝlosilo de la mistero, de l' enigmo; ŝlosilo de E. (Vd ĉefeĉŝlosilo).
  • ŝlosiloj
    (f) Tio, kio ebligas eniron, precipe 9: la ŝlosiloj de la Regno (de Dio); la ŝlosiloj de Sankta Petro (la papa aŭtoritato).
  • ŝlosila
    Rilata al ŝlosilo, precipe 4: ŝlosila pozicio; (f) ŝlosila industrio.
  • ŝlosaro
    Aro de ĉiuj ŝlosiloj en domo, de negocisto ks.
  • ŝlosilujo
    Ujo el ledo ks, por teni ŝlosilojn en poŝo.
  • ĉefŝlosilo
    ŝlosilo, ebliganta malŝlosi plurajn serurojn, kiuj ankaŭ estas ŝloseblaj ĉiu per sia propra ŝlosilo.
    dirko.
  • enŝlosi
    1. Meti ion sub ŝlositan seruron: zorge enŝlosu mian peltan mantelon.
    1. Meti iun en ŝlositan ĉambron, ĉelon ks: la pastro enŝlosu la infektiton por sep tagoj (X); ili enŝlosis sin tie (Z); ili ricevis la permeson enŝlosi Georgon en la karceron (Z); enŝlosita per kvar seruroj! (Z).
  • malŝlosi
    Malfermi seruron: malŝlosu la pordon de la ĉelo; li prenas serurrompilojn kaj li malŝlosas la pordon (Z); (analoge) malŝlosi kondamniton.
  • malŝlos (ad)o
    Ago de tiu, kiu malŝlosas: anonci malŝloson al la malliberigitoj (X).
  • ĉefeĉŝlosilo
    Malgranda vortaro de E. (laŭ la metodo de ĉefeĉ), enmetebla en ordinaran koverton kaj ebliganta la komprenon de simpla letero.
  • ŝaltoŝlosilo
    [TERVETURILO] ŝlosilo, uzata por ŝaltseruro.
  • ŝraŭbŝlosilo (evi) = boltilo.
    ŝraŭbilo.
  • streĉoŝlosilo
    ŝlosilo por streĉi risorton de horloĝo, ludilo ks.

    ŝlosi


    Esprimoj

    Alta ordono ŝlosas mian buŝon (Z).
    Eniri kaj ŝlosi la pordon post si.
    Fortordi ŝlosilon en difektita seruro.
    La ŝlosado de la pordo estis komandata de ekstere (per elektra cirkvito).
    Lasi al najbaro la ŝlosilojn de la domo.
    Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas (Z).
    Ŝlosilo uzata ruston ne konas (Z).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    enŝlosi,malŝlos(ad)o,malŝlosi, , , ,ŝlos(ad)o, ,ŝlosi,ŝlosila,ŝlosilaro,ŝlosilo,ŝlosilo,ŝlosiloj, , ,ŝlosilujo,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    anstataŭanta ŝlosilo
    duone malfermita
    fermita nur senŝlose

    aresti
    barikadi
    fermi
    grinci (ŝlosilo en seruro)
    kateni
    kaŝi
    kovri
    malliberigi
    maski
    pordon fermi
    puŝfermi
    rigli
    sigeli
    tirfermi
    turni
    vuali

    boltilo portalo
    butono
    dirko
    fasko
    ideoŝlosilo
    karcero
    kateno
    klinko
    kodo
    kofro
    kriptaĵo
    kripto
    paspartuo
    pendseruro
    riglilo
    serurlango
    seruro : aparato por ŝlosi (bone, sekure fermi) ion
    serurriglilo
    truo de la seruro
    urno
    vando
    volboŝlosilo

    ĉifro
    ŝlosilo
    ŝraŭbo
    ŝraŭbŝlosilo

    Ankaŭ vidu:

    fermi , fiksi , pordo , portalo ,

    Iel rilatitaj:

    arestx barikadx boltx butonx dirkx domx enigmx faskx fermx fiksx fortresx grincx karcerx katenx kaŝx klinkx kodx kofrx kovrx kriptx liberx maskx murx paspartux pordx portalx prizonx riglx serurx sigelx timx trux turnx urnx vandx volbx vortarx vualx ĉifrx ŝlosx ŝraŭbx